2008/11/6 mjb0_wanadoo:

> Sergio:

[...]

>> T.e. la modela vorto estus "arabesko" (kiu estas analizebla
>> esperante).

> Laux la difino donita de Jxeromo temas pri speco de streko. Do io
> tre konkreta.

Por ruslingvano "arabesko" estus ornamaĵo, motivo, desegnaĵo imitanta
arabajn ornamaĵojn.  Tute laŭ la PIV-difino:
,----
| arabesko: ornama desegnaĵo, laŭ la araba maniero, konsistanta el reto
| da kunplektitaj linioj.
`----

> Sed "japanesko" sxajnas al mi multe pli nebula, malkonkreta, kvazaux
> "japana etoso".

Imagu ke temas pri "vojaĝo en japanstilan fantazion".  Tio jam estas
sufiĉe konkrete interpretebla.

Mi dubas ke la titolo celus la tutan abstraktan "japaneskecon".  Tio
ne estus loga invito.  Samkiel kiam oni invitas manĝi, temas pri iu
konkreta manĝeblaĵo, ne pri "invito al manĝebleco".  Tamen mi ne legis
la koncernan verkon.

>> Ekzistas aliaj similaj vortoj (ekz-e "grotesko", kies deriviteco
>> nun estas forgesita, kvankam ja klarigebla: laŭa al la stilo de la
>> antikvaj grotaj pentraĵoj, kiuj siatempe frapis la italojn), en
>> kiuj la substantivo funkcias simile.

> Grotesko miakomprene estas literatura stilo, do tre for de la
> konkretega "arabesko".

Por mi ĝi estas konkretaĵo.  Kp:
,----
| des files de grotesques se succédaient, à chaque étage [de l'église],
| en de larges frises, des grotesques réparés et même complètement
| refaits, mais très habilement, par un artiste ayant eu vraiment le
| sens du Moyen Âge.  HUYSMANS, Oblat, t. 1, 1903, p. 136.
`----

>> Cetere, ĉu la fundamenta -em pli klaras al vi? Ĉu "dormemo" estas
>> abstraktaĵo aŭ konkretaĵo?

> Nek nek. Gxi estas eco, ne ajxo.

"Balgaŭ lia dormemo infektis la aliajn grupanojn" -- ĉu ĉi tio ne
estas konkretaĵo?  "Mia hieraŭa dormemo ..." ktp.

Aliflanke oni kompreneble povas paroli pri dormemo ĝenerale.

>> Ĉu -ado estas konkreta aŭ abstrakta agado?

> La demando pri abstrakteco validas cxefe por ajxoj.

Mi malkonsentas.  Mi povas paroli pri iu ado ĝenerale, ekz-e ke
"parolado estas karakteriza trajto de la homa specio".  Aŭ povas temi
pri specifa parolado de Z ĉe malfermo de iu kongreso.

[...]

--
Sergio

Rispondere a