--- On Thu, 11/6/08, mjb0_wanadoo wrote:

> Mi dauxre ne komprenas, kiu estas la karaktero de tiu eventuala
> morfemo: substantiva, adjektiva? Cxu X-esko estas ajxo (konkreta?
> nekonkreta?), aux eco?

Mi opinias, ke la substantiva karaktero estas pli utila.  Kaj la
adjektiva estas facile derivebla el tiu signifo.

La aĵo povas esti konkreta aŭ nekonkreta laŭ la cirkonstancoj.
Samkiel oni povas dubi, ĉu "ĉirkaŭaĵo" aŭ "fluaĵo" estas
konkretaĵoj.

T.e. la modela vorto estus "arabesko" (kiu estas analizebla
esperante).  Ekzistas aliaj similaj vortoj (ekz-e "grotesko", kies
deriviteco nun estas forgesita, kvankam ja klarigebla: laŭa al la
stilo de la antikvaj grotaj pentraĵoj, kiuj siatempe frapis la
italojn), en kiuj la substantivo funkcias simile.

Cetere, ĉu la fundamenta -em pli klaras al vi?  Ĉu "dormemo" estas
abstraktaĵo aŭ konkretaĵo?  Ĉu -ado estas konkreta aŭ abstrakta agado?
Laŭ mi, ili egale bone povas esti konkretaj aŭ abstraktaj.

> Sxajnas al mi, ke -esk faras unuagrade adjektivajn derivajxojn, do
> -esko estas jam duagrada derivajxo kaj la signifo devus esti "eco".

Laŭ mi, tio estas pli konforma al la etimologio ol al la reala uzo kaj
oportuno.

-- 
Sergio




      

Rispondere a