Sergio: > --- On Thu, 11/6/08, mjb0_wanadoo wrote: > > > Mi dauxre ne komprenas, kiu estas la karaktero de tiu eventuala > > morfemo: substantiva, adjektiva? Cxu X-esko estas ajxo (konkreta? > > nekonkreta?), aux eco? > > Mi opinias, ke la substantiva karaktero estas pli utila. Kaj la > adjektiva estas facile derivebla el tiu signifo. > > La aĵo povas esti konkreta aŭ nekonkreta laŭ la cirkonstancoj. > Samkiel oni povas dubi, ĉu "ĉirkaŭaĵo" aŭ "fluaĵo" estas > konkretaĵoj.
Konkretajxoj miaopinie, almenaux cxe la propra signifo. Certe "konstruajxo" povas esti kaj domo, kaj abstrakta arangxo de rezonoj, sed tio ne kontrauxdiras la bazan konkretecon de AJX-derivajxoj. Cetere oni malvolonte uzos AJX-derivajxon por montri al eco. > T.e. la modela vorto estus "arabesko" (kiu estas analizebla > esperante). Laux la difino donita de Jxeromo temas pri speco de streko. Do io tre konkreta. Sed "japanesko" sxajnas al mi multe pli nebula, malkonkreta, kvazaux "japana etoso". > Ekzistas aliaj similaj vortoj (ekz-e "grotesko", kies > deriviteco nun estas forgesita, kvankam ja klarigebla: laŭa al la > stilo de la antikvaj grotaj pentraĵoj, kiuj siatempe frapis la > italojn), en kiuj la substantivo funkcias simile. Grotesko miakomprene estas literatura stilo, do tre for de la konkretega "arabesko". > Cetere, ĉu la fundamenta -em pli klaras al vi? Ĉu "dormemo" estas > abstraktaĵo aŭ konkretaĵo? Nek nek. Gxi estas eco, ne ajxo. > Ĉu -ado estas konkreta aŭ abstrakta agado? La demando pri abstrakteco validas cxefe por ajxoj. > Laŭ mi, ili egale bone povas esti konkretaj aŭ abstraktaj. Jes. > > Sxajnas al mi, ke -esk faras unuagrade adjektivajn derivajxojn, do > > -esko estas jam duagrada derivajxo kaj la signifo devus esti "eco". > > Laŭ mi, tio estas pli konforma al la etimologio ol al la reala uzo kaj > oportuno. Eble, sed sumigante cxiujn tiujn nebulajxojn kaj necertajxojn (konkretajn aux abstraktajn) ni havas materialon por baki interesan rimarkon por cxi tiu artikolo. Kiu faros? Kore, Marc
