Pli bone ne dauxrigi la diskuton, sed kiel lastan informon mi citu la 
ESK-derivajxojn el PIV2:

anakreoneska
bokacxeska
danteska
opaleska, opaleski
petrarkeska
romaneska
simieska

Punkto-fino. 

PIV2 kutime tre sxatas vidi kunmetajxojn cxie, sed cxi-okaze gxi preferas ne 
konsideri tiaj: arabesko, fluoresko, fosforesko, humoresko. Por "burlesko" la 
demando ne starigxas, sed interese estas rimarki, ke "burlesko" ne samsignifas 
kun "burleskajxo" aux "burleskulo". Mi supozas, ke ekzistas la samaj nuancoj 
(en Esperanto) inter "grotesko", "groteskajxo" kaj "groteskulo". Miaopinie, 
"japanesko", se gxi vere ekzistas, havas signifon similan al "burlesko".

Kore,

Marc


> Message du 06/11/08 13:57
> De : "Sergio Pokrovskij" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : Re: [revuloj] -esk
> 


Rispondere a