--- On Tue, 11/11/08, Teodoro Sankaro wrote:

> f_sophia wrote:

>> Danteska signifas "pri Danto" kaj ne "kiel Danto aŭ laŭ imito de
>> Danto aŭ eco de Danto".

> Laux PIV-2005, "danteska" signifas simila al la verkoj de
> Danto. Fakte, gxi ecx indikas ke aparte temas pri simileco al La
> Inferno.

Jes.  Aŭ pli precize, "simila al la vojaĝo en la Inferon" -- ekz-e
"Danteskaj itineroj" ktp.

Tamen tio ja ankoraŭ interpreteblas kiel "imitanta econ de Danto".
Se oni dirus "danteca", tio estus simile interpretebla.  Se oni diras
"eŭropeeca", tio entenas similan tropon -- kutime tio signifas
"eŭropaneca".

>> La demando spontane naskiĝas...
>> Ĉu vere "-esk-" estas sufikso?

> Bona demando. Oni ja povus konsideri esk-vortojn apartaj
> vortoj. Tamen, miaopinie, "-esk" estas suficxe produktema kiel
> sufikso ke estas pli bone konsideri gxin vera sufikso, kvankam kun
> iom nebula signifo. (Sed ne tiel nebula kiel ekzemple cxe "-um".)

Mi vidas nenion nebulan.  La sufikso -ec estas ne malpli nebula.
Ekz-e oni tradicie uzas "amikieco"n kiam temas pri konkreta amikado;
oni misuzas "respondeco"n kiam temas pri "respondumo" ktp.

Kaj estas tute misa konfuzo en la signifoj de -eca: ĉu ĝi emfazas
verecon aŭ kvazaŭecon?  Supozeble "vireca ino" estas "vireska ino",
do -ec indikas kvazaŭon.  Sed en "lia vireco ne povis akordiĝi kun
tio" probable temas pri lia vira naturo, pri lia "vir/esto".  Ĉu ĉi
tio ne estas multe pli skandala malkohero?

Mi vidas en la obĵetoj kontraŭ -esk tipan ekzemplon de duopa mezuro.

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a