Alle 15:42, giovedì 6 novembre 2008, mjb0_wanadoo ha scritto:
> Pli bone ne dauxrigi la diskuton, sed kiel lastan informon mi citu la
> ESK-derivajxojn el PIV2:
>
> anakreoneska
> bokacxeska
> danteska
> opaleska, opaleski
> petrarkeska
> romaneska
> simieska
>
> Punkto-fino.
>
> PIV2 kutime tre sxatas vidi kunmetajxojn cxie, sed cxi-okaze gxi preferas
> ne konsideri tiaj: arabesko, fluoresko, fosforesko, humoresko. Por
> "burlesko" la demando ne starigxas, sed interese estas rimarki, ke
> "burlesko" ne samsignifas kun "burleskajxo" aux "burleskulo". Mi supozas,
> ke ekzistas la samaj nuancoj (en Esperanto) inter "grotesko", "groteskajxo"
> kaj "groteskulo". Miaopinie, "japanesko", se gxi vere ekzistas, havas
> signifon similan al "burlesko".

Mi samopinias kun Marc.
La uzo de "-esk" estas malfaĉile difinebla sed ĝi ne estas "evitinda klono" de 
"-ec-".
Burleska estas kiel "karnavala".
Japanesko estas "imito de japana stilo"... japanaĵo estas "japana afero".
Fluoresko estas "lumeco kiu eligas la fluoro kaj aliaj elementoj kiam ili estas 
en specifaj kondiĉoj" (do estas unu el la ecoj de la fluoro sed ne la tuta eco 
de la fluoro... kaj ne nur de la fluoro).
Danteska signifas "pri Danto" kaj ne "kiel Danto aŭ laŭ imito de Danto aŭ eco 
de Danto".

La demando spontane naskiĝas...
Ĉu vere "-esk-" estas sufikso?

Amik-eske via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a