f_sophia wrote: > Danteska signifas "pri Danto" kaj ne "kiel Danto aŭ laŭ imito de Danto > aŭ eco de Danto".
Laux PIV-2005, "danteska" signifas simila al la verkoj de Danto. Fakte, gxi ecx indikas ke aparte temas pri simileco al La Inferno. > La demando spontane naskiĝas... > Ĉu vere "-esk-" estas sufikso? Bona demando. Oni ja povus konsideri esk-vortojn apartaj vortoj. Tamen, miaopinie, "-esk" estas suficxe produktema kiel sufikso ke estas pli bone konsideri gxin vera sufikso, kvankam kun iom nebula signifo. (Sed ne tiel nebula kiel ekzemple cxe "-um".) Mi agnoskas ke miaj pensoj pri "-esk" estas influitaj de la angla, kie "-esque" estas ankaux iom produktema sufikso. Oni povas aldoni "-esque" al preskaux io ajn por krei specifan vorton por situacio, kvankam oni eventuale neniam denove uzus tiun vorton.
