> mjb0_wanadoo a écrit :
> Mi dauxre ne komprenas, kiu estas la karaktero de tiu eventuala morfemo: 
> substantiva, adjektiva? Cxu X-esko estas ajxo (konkreta? nekonkreta?), 
> aux eco? Sxajnas al mi, ke -esk faras unuagrade adjektivajn derivajxojn, 
> do -esko estas jam duagrada derivajxo kaj la signifo devus esti "eco".
> 
> Kore,
> 
> Marc

Mi konsentas ke x-esko ne estas klara.
Adjektivojn "X-eskaj" oni povas facile kompreni kaj eĉ se malofte uzataj 
ili povas esti bezonataj.
Ekzemple:
skribeskaj tiparoj
libreskaj scioj
arabeskaj ornamoj
Mireja

Rispondere a