--- On Thu, 11/20/08, mjb0_wanadoo wrote:
> Sergio:
[...]
> Sendube Z celis la sencon ru-pl-de.
> Anstataux "sendube" mi skribus "supozeble".
Sendube. Alie la rusa kaj pola partoj entenus ankaŭ aliajn tradukojn,
kiujn la nunaj neniel povas esprimi.
Ekz-e "civila etato" estas same malebla kun la rusa "штат" kiel
"civila inventaro".
>> kaj mia versio de PIV donas al ĝi tre vastan signifon, "oficiala
>> tabelo", pri elspezoj, personaro, ktp.
> La franca "état" signifas "stato", "sxtato" kaj "etato".
Kaj 4 aliajn signifojn kiuj por ruslingvano estas tute apartaj. Ekz-e
tiers-état; état-major ktp.
> "Etato" rezultas el plivastigo de "stato" laux "Constat écrit d'un
> état de choses en un lieu et à un moment donnés" (skribajxo pri tio,
> kiel statas iu afero en difinitaj loko kaj momento).
Tio estas multe tro ĝenerala. Ankaŭ ordinara "raporto" estus speco de
tia aktuala skribaĵo. Ankaŭ ĉia registro estas aktuala skribaĵo.
>> Oni povas diskuti, ĉu tia sencovastigo estas dezirinda kaj bona --
>> sed mi opinias ĝin maloportna kaj malutila: ĉar tio reduktas utilan
>> nocion al balasta sinonimp de "inventaro".
> Cxu vere la personara signifo de "etato" estas utila? Ja temas sole
> pri "personarlisto" kaj ofte simple "personaro", "dungitaro".
Pli ĝuste, "postenaro". Kio grave influas la buĝeton. Kio grave
influas la statuson de la dungito.
En mia usona firmao estas grava distingo inter la etatanoj ("blue
badges", staff members) kaj provizoraj "interns". En aliaj firmaoj
tio estas alie esprimata. Mankas unueca vorto -- sed la nocio
ekzistas en ĉiu laborloko Sovetia, Rusia aŭ Usona kie mi laboris. La
rusa lingvo havas tion lingve normigita. Usone ĉiu firmao elpensas
sian manieron nomi tion.
> "Li ne estas sur nia etato" = "li ne estas nia dungito".
Estas malsamaj gradoj da dungiteco. La nocio estas certe pli grava
kaj pli aktuala ol multe pli speciala "privatdocento" (eksteretata
docento -- vorto kiun PIV2 cetere ne plu konas).
Etato difinas strukturon de administra unuo: Ni havos 100
programistojn kaj 30 teĥnikistojn. Ĝi ankaŭ sinekdoĥe koncernas la
personojn kiuj okupas la difinitajn postenojn. Tamen la etato povas
enteni vakajn lokojn.
> Male "etato de la cxi-semestraj elspezoj" ne reduktigxas al
> inventaro de tiuj elspezoj, sed al ajna statmontra dokumento, kiu
> povas konsisti en tuta inventaro (se oportuna por pritrakti), aux en
> resuma tabelo.
Se temas pri "resuma tabelo", tiam "resuma tabelo" estus pli klara.
Mi ne vidas avantaĝon uzi en tia situacio la vorton "etato".
> Mi ne insistas, ke "etato" devas havi la pli largxan francan
> signifon (tio necesigus seriozan esploron), sed same senfundamenta
> sxajnas al mi la malaj asertoj.
La problemo pri la franca etimo estas ke ĝi estas tro senlima. Ekz-e
por "état civil" mi tamen preferus "civilan staton", kvankam oni povas
imagi ke temas pri registraĵo.
--
Sergio