Sergio: > Je 11/20/08, Renato: > Sergio: >> gxi estas fundamenta. > Jes. Sed legante la > Universalan Vortaron mi ne vere komprenas pri kio temas: > état | condition | > Etat | > (mi ne povas skribi la rusan, sed gxi ŝajnas al mi "ŝtat) | etat En > ĉi tiu serio la tradukoj de-ru-pl estas proksimsencaj kaj koncernas la aron > da postenoj; ekz-e la pola difino estas etat: stanowisko służbowe > przewidziane w stałym zestawie funkcji i w budżecie instytucji. etatowy: > pracujący na etacie, pobierający stałą pensję, objęty budżetem; stały. dum la > franca entenas tiun sencon unu el malĉefaj kromsignifoj, kaj la angla estas > tute misa (sevus esti "staff"). Sendube Z celis la sencon ru-pl-de.
Anstataux "sendube" mi skribus "supozeble". > kaj mia versio de PIV donas al ĝi tre vastan signifon, "oficiala > tabelo", > pri elspezoj, personaro, ktp. La franca "état" signifas "stato", "sxtato" kaj "etato". "Etato" rezultas el plivastigo de "stato" laux "Constat écrit d'un état de choses en un lieu et à un moment donnés" (skribajxo pri tio, kiel statas iu afero en difinitaj loko kaj momento). > Oni povas diskuti, ĉu tia sencovastigo estas dezirinda kaj bona -- sed mi > opinias ĝin maloportna kaj malutila: ĉar tio reduktas utilan nocion al > balasta sinonimp de "inventaro". Cxu vere la personara signifo de "etato" estas utila? Ja temas sole pri "personarlisto" kaj ofte simple "personaro", "dungitaro". "Li ne estas sur nia etato" = "li ne estas nia dungito". Male "etato de la cxi-semestraj elspezoj" ne reduktigxas al inventaro de tiuj elspezoj, sed al ajna statmontra dokumento, kiu povas konsisti en tuta inventaro (se oportuna por pritrakti), aux en resuma tabelo. Mi ne insistas, ke "etato" devas havi la pli largxan francan signifon (tio necesigus seriozan esploron), sed same senfundamenta sxajnas al mi la malaj asertoj. kore, Marc
