Je 11/20/08, Renato:

>    Sergio:

>>  gxi estas fundamenta.

> Jes. Sed legante la Universalan Vortaron mi ne vere komprenas pri kio temas:

>  état | condition | Etat |
> (mi ne povas skribi la rusan, sed gxi ŝajnas al mi "ŝtat) | etat

En ĉi tiu serio la tradukoj de-ru-pl estas proksimsencaj kaj koncernas
la aron da postenoj; ekz-e la pola difino estas

etat:  stanowisko służbowe przewidziane w stałym zestawie funkcji i w
budżecie instytucji.
etatowy: pracujący na etacie, pobierający stałą pensję, objęty budżetem; stały.

dum la franca entenas tiun sencon unu el malĉefaj kromsignifoj, kaj la
angla estas tute misa (sevus esti "staff").  Sendube Z celis la sencon ru-pl-de.

La tipa ekzemplo estas en LOdE:

Ĉi tiu decido respegulas la kreskantan pragmatismon en Ĉinio —
iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de
la faktoroj ekonomiaj jam antaŭ kelkaj jaroj faris anakronisma la
vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona ETATO kaj reduktiĝanta
abonantaro.

> kaj mia versio de PIV donas al ĝi tre vastan signifon, "oficiala
> tabelo", pri elspezoj, personaro, ktp.

Oni povas diskuti, ĉu tia sencovastigo estas dezirinda kaj bona -- sed
mi opinias ĝin maloportna kaj malutila: ĉar tio reduktas utilan nocion
al balasta sinonimp de "inventaro".

--
Sergio

Rispondere a