Luiz: >Mi emas fari laÅ nova "modelo":
Bone, sed se refari, prefere oni gxisfunde diskutu. >*** latvo: > >1. = latvujano. > >2. Ano de la latva etno. Mi timas, ke tuj reekflagros diskuto, al kiu mi ne partoprenos, sed atentu tri aferojn: (1) La unua senco versxajne ne estas akceptata de cxiuj: la orient-euxropaj X-oj kutime ne sxatas nomi X-oj la X-ujanojn el aliaj "etnoj". Estas bone havi gxin en la modelo, sed gxi estas problema, des pli se aperanta sur la unua loko. (2) La vorto "etno" en la dua senco ne placxas al mi. Mi ne sukcesas vidi interesan nuancon inter nacio, nacieco kaj gento, do "etno" estas des pli superflua. Por solvi la problemon praktike mi kasxus min malantaux la PIVa tradicio, kiu uzas "gento". (3) La difino de "X-o2" estas cirkla: "ano de la X-a etno", sed "X-a" cxi-kuntekste signifas "rilata al X-oj", do sume: "ano de la etno rilata al X-oj". Indas reveni al la PIVa solvo per "cxefa gento". >*** latva: > >Rilata al latvoj, ilia etno aÅ Åtato. > >*** Latvujo: > >Åtato situanta en nordoriento de EÅropo kaj limanta al >Balta Maro, Litovujo, Cxar oni markas tiajn nomojn per fakindiko GEOG, kaj cxar oni difinas ilin cxefe per informoj el fizika geografio, sxajnus al mi pli kohere paroli pri "lando", ol pri "sxtato". Certe sxtato havas teritorion, sed la rilatoj inter ili ne aspektas al mi klara. Do denove ni havas plurajn terminojn: sxtato, lando kaj regno. Denove mi sxirmus min malantaux la PIVa tradicio, kaj uzus "regno", cetere tute konforme al la F-a uzo de tiu vorto. >*** latvujano: > >Åtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco >sendepende de etno. Jen tri problemaj vortoj: sxtat(an)o, nacieco, etno. Mi tute ne certas, ke nelatvaj latvujanoj povas pretendi al la latva nacieco. Prefere vi ellasu la provon klarigi "sxtatano de Latvujo" per la posta frazparto, kaj anstataux "sxtatano" vi prefere uzu "regnano" (F). PIV2 cxi-cele uzas "civitano", kiu estas la moderna versio de "regnano" miaopinie, sed estas pli multsignifa kaj dubsenca. >*** latvuja: > >Rilatanta aÅ apartenanta al Latvujo. "Rilata" suficxus miaopinie, ja aparteno estas speco de rilato, kaj tiel oni kutime difinas desubstantivajn adjektivojn (vd "patra" kaj "frata" en PIV2), ecx se restas spuroj de alia stilo en REVO. Cetere kion signifas aparteno, kiam la "posedanto" estas lando? >tio kunigas la du modelojn, mi kredas. Hm, kiujn du modelojn? Cxiuokaze ne tre gravas :) >Ne Äar Revo estas eterne konstruata vortaro >oni devas prokrasti unuigi Äin. Mi plene konsentas, kaj mi aldonus, ke en tiuj tiklaj aferoj unueco estas pli grava ol klopodo cxiun plezurigi. Kore, Marc
