2008/12/19 Russ Williams <[email protected]>: > Supozu ke du rusoj (geedzoj) elmigras al alia lando (ekz Francujo), > lernas la francan perfekte, igxas francaj civitanoj, cxesas paroli la > rusan, adoptas francajn kutimojn, sentas sin francaj, ktp. Cxu ili > dauxre estas rusoj? > > Supozu ke ili naskas bebon, kiu estas franca civitano, kaj parolas nur > la francan, ne la rusan. Cxu tiu bebo estas ruso? > > Supozu ke ruso edzigxas al francino kaj ili havas bebon. Cxu tiu bebo > estas ruso? Cxu la respondo dependas de tio, kie ili logxas aux kiun > lingvon ili parolas?
Unue, komprenu, ke etnoj estas intersekrucigxantaj (? - mi ne konas respektivan matematikan terminon en Eo), neekskludantaj aroj. T.e. eblas aparteni al du etnoj samtempe. Due, la cxefa principo de aparteno al etno estas tio, kion pri si opinias la homo mem. Do, se li opinias sin ruso, li estas ruso. Tutcerte, lia opinio bazigxas sur socia agnosko, do temas ne pri nura fantazio, sed pri tio, ke ankaux la socio agnoskas lin ruso. Ekzemple, mi estas tute rusa laux kulturo, lingvo ktp, tamen mi havas tiajn familinomon kaj patronomon, ke oni iom malfacile agnoskas min ruso (pro ioma atavisma antisemitismo) - tial mi opinias min (pleje pro spitemo) judo (kvankam nenio speciala ligas min kun judeco, krom deveno kaj familinomo; speciale NE la religio kaj NE la lingvo). Tamen tio estas mia _privata_ afero, same kiel religio. Mi konas ankaux juddevenajn homojn, kiuj opinias sin rusoj. Kio koncernas min, mi ne ofendigxos, se oni min nomos ruso. Tamen mi bonege komprenas, kial tataro ofendigxas, se oni nomas lin ruso: ja tataro havas klaran tataran kulturan fonon, propran lingvon (ecx se li ne ofte uzas gxin), propran historian religion (ecx se li estas ateisto) ktp. > Supozu ke vi estas ruso en Rusujo, kaj vi edzigxas kun rusino en > Rusujo kaj havas bebon. Post 20 jaroj, oni informas vin, ke okazis > surpriza eraro en hospitalo post la nasko, kaj vi neintence ricevis > bebon de francaj turistoj en Rusujo tiutempe kaj ili ricevis vian > bebon, kiun ili edukis en Francujo. Cxu via nuna infano (gene de la > francoj), kiun vi edukis kaj kiun cxiu gxis nun supozis esti ruso, > estas fakte ruso? Cxu la infano de la francoj (gene via) estas ruso? Bv. ne opinii, ke cxiuj rusianoj estas tiomgrade rasistoj, ke opinias, ke genoj (aux "sango") iel rilatas al etneco. Kvankam, bedauxrinde, mi (rete) konas kelkajn tiajn - sed ili estas sendubaj nazioj, kaj pro tio ne rajtas reprezenti opinion de "la rusianoj". Gxenerale tio ne estas karaktera por Rusio. > Supozu ke francoj enmigras en Rusujon, ekparolas la rusan bonege, > igxas rusaj civitanoj, sentas sin kiel rusoj. Laux mia kompreno, vi > dirus ke ili tamen ne estas rusoj, cxu ne? Sed se ili naskas bebon, > kiu edukigxas kaj alkutimigxas tute kaj nur al rusa kulturo, cxu tiu > infano estas ruso? Jes. > Supozu ke rusaj geedzoj intence adoptas polan bebon kaj edukas gxin > tute kiel ruson (lingve, kulture, ktp). Cxu tiu infano estas ruso? Jes. > Cxu gravus se la bebo estus slava aux alimaniere "pli proksima al > rusa", ekzemple litova aux pola bebo? Ne gravus. > Supozu ke vi mem malkovras ke fakte vi mem estis intersxangxita > hazarde en hospitalo post nasko, kaj havis francajn gepatrojn. Cxu vi > dirus ke vi ne estas ruso, kaj ke vi eraris dum jaroj kiam vi supozis > ke vi estas ruso? Vd. supre. Tiajn stultajxojn povas pensi nur nazioj (kiuj, bedauxrinde, ne malekzistas, tamen, estas neniel tipaj). -- Yury Finkel *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html
