-- Marc Bavant skribis:
>Luiz:
>
>>Ĉu la paro "germanujo + germanio", aŭ pli vaste,
>>"german1.xml + germani.xml" estas modela?
>
>Nu, modela kun eraroj kaj detalaj malkonsentoj (vd antauxnelongan diskuton 
>kun Sergio) pri la enhavo de tiu artikolo.
>
>>Mi trovas ion:
>>germani.xml: ekz: Germanio
>>kiam oni atendus "<tld/>o".
>
>Vi prave atentigas: eraro.
>
>Alia eraro estas la marko "germani.G0o" por Germanio. Devus esti 
>"germani.0o", cxar la radiko estas majusklokomenca.

Mi korektos tion.

>>hodiaÅ­ mi volas aldoni "latv.xml" kaj "litov.xml", aÅ­ morgaÅ­.
>
>Faru, laux la modelo, kiun vi nun preferas, kaj se iam ni atingos pli 
>perfektan modelon, tiam bv reveni kaj alkonformigi viajn redaktojn al gxi.

Mi emas fari laŭ nova "modelo":

*** latvo: 

1. = latvujano.

2. Ano de la latva etno.

*** latva: 

Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato.

*** Latvujo:

Ŝtato situanta en nordoriento de Eŭropo kaj limanta al
Balta Maro, Litovujo, 

*** latvujano:

Ŝtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco
sendepende de etno.

*** latvuja:

Rilatanta aŭ apartenanta al Latvujo.

tio kunigas la du modelojn, mi kredas.
Ne ĉar Revo estas eterne konstruata vortaro
oni devas prokrasti unuigi ĝin.

Amike, Luiz


Rispondere a