2008/12/19 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Vi ja iom okupiĝis pri matematiko. Kiel vi povas kredi je sencirklaj > difinoj? Per kio do finiĝu tiaj difinoj?
(Cxu vi celis "cirklaj", ne "sencirklaj"?) > La matematikaj teorioj ja baziĝas sur aksiomaro, kiu estas speco de > cirkla difino: la aksiomoj difinas INTERRILATOJN inter la bazaj > konceptoj, kiujn oni POSTULAS sen formala difino. > > Oni akceptu ke latvoj estas ETNO. La rusoj estas alia ETNO. Oni > povas neformale indiki, ke la latva etno nuntempe posedas sian regnon > ĉe la Balta maro je difinitaj koordinatoj geografiaj; sed tio NE ESTAS > DIFINO, tio estas krominformo kiu helpu onin rilatigi tiun etnonomon > kun aliaj realaĵoj. Se la geografiaj limoj de Latvio ŝanĝiĝos, tio ne > aŭtomate malaperigos aŭ ŝanĝos la latvan etnon (kp la grandegan ŝanĝon > en la geografio de la apuda Litovio, kiu cetere reakiris sian ĉefurbon > Vilno en 1939 -- ĉu ĉi tio ŝanĝis la nocion "litovo"? Mi iom komprenas kion vi celas, tamen restas multaj duboj por mi, ke la situacio povas esti tiom "matematike" preciza. Kio do estas "etno"? Laux la difino nun en ReVo, sxajnas ke "etno" tute ne matematike precizas. Difino de etno en ReVo: "Historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaj aŭ religiaj, kaj havanta konscion pri tiu komuneco; komuna lingvo, ŝtato aŭ alia socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno" Estas multaj ecoj, kiuj povus kontribui al etneco, versxajne, kaj neniu el ili estas nepraj, nur oftaj. (Krome laux tiu difino, oni povus argumenti ke Esperantistoj estas etno, cxu ne?) Nu por mi la afero ne klaras, do mi ne celas refuti/debati, sed demandas sincere pri kelkaj konkretaj ekzemploj, cxar mi tute ne scias cxu (laux rusoj) la respondoj estas evidentaj, aux cxu rusoj mem malkonsentas aux sentus sin perpleksaj pri tiaj jenaj demandoj: Supozu ke du rusoj (geedzoj) elmigras al alia lando (ekz Francujo), lernas la francan perfekte, igxas francaj civitanoj, cxesas paroli la rusan, adoptas francajn kutimojn, sentas sin francaj, ktp. Cxu ili dauxre estas rusoj? Supozu ke ili naskas bebon, kiu estas franca civitano, kaj parolas nur la francan, ne la rusan. Cxu tiu bebo estas ruso? Supozu ke ruso edzigxas al francino kaj ili havas bebon. Cxu tiu bebo estas ruso? Cxu la respondo dependas de tio, kie ili logxas aux kiun lingvon ili parolas? Supozu ke vi estas ruso en Rusujo, kaj vi edzigxas kun rusino en Rusujo kaj havas bebon. Post 20 jaroj, oni informas vin, ke okazis surpriza eraro en hospitalo post la nasko, kaj vi neintence ricevis bebon de francaj turistoj en Rusujo tiutempe kaj ili ricevis vian bebon, kiun ili edukis en Francujo. Cxu via nuna infano (gene de la francoj), kiun vi edukis kaj kiun cxiu gxis nun supozis esti ruso, estas fakte ruso? Cxu la infano de la francoj (gene via) estas ruso? Supozu ke francoj enmigras en Rusujon, ekparolas la rusan bonege, igxas rusaj civitanoj, sentas sin kiel rusoj. Laux mia kompreno, vi dirus ke ili tamen ne estas rusoj, cxu ne? Sed se ili naskas bebon, kiu edukigxas kaj alkutimigxas tute kaj nur al rusa kulturo, cxu tiu infano estas ruso? Se ne, cxu eblas ke la bebo de tiu bebo, aux iu ajn posteulo, povus esti ruso, post pluraj generacioj de dauxra vivado en Rusujo kaj rusa kulturo? Supozu ke rusaj geedzoj intence adoptas polan bebon kaj edukas gxin tute kiel ruson (lingve, kulture, ktp). Cxu tiu infano estas ruso? Cxu gravus se la bebo estus slava aux alimaniere "pli proksima al rusa", ekzemple litova aux pola bebo? Supozu ke vi mem malkovras ke fakte vi mem estis intersxangxita hazarde en hospitalo post nasko, kaj havis francajn gepatrojn. Cxu vi dirus ke vi ne estas ruso, kaj ke vi eraris dum jaroj kiam vi supozis ke vi estas ruso? Cxu ruso nepre havas blankan hauxton? T.e. cxu etno nepre temas (inter aliaj aferoj) pri raso kaj gena fono? Cxu japano, baratano, nigrulo, ktp povus esti ruso iel ajn? Se ne, cxu japana, barata, nigra, ktp antauxulo signifas, ke iu ne povas esti ruso? sincere scivola, russ
