--- On Fri, 12/19/08, Marc Bavant wrote:
[...]
> Mi rediras mian preferon por "gento", tradicia, F-a ktp.
Kiel multaj vortoj latinaj, "gento" estas konfuza kaj malpreciza. Jen
ĝi signifas "klano" (la gento de Julioj), jen "etno". Krome, "gento"
kutime implicas devenon de komunaj pragepatroj (kio jes estas konvena
karakterizo de la klana signifo), kio ofte estas malkonvena por la
etna signifo.
Tia dusenceco povas konfuzi: iuj eble dirus, ke "la klano Kennedy
estis tiam la ĉefgento de Usono" :)
>> (3) La difino de "X-o2" estas cirkla: "ano de la X-a etno", sed
>> "X-a" cxi-kuntekste signifas "rilata al X-oj", do sume: "ano de la
>> etno rilata al X-oj". Indas reveni al la PIVa solvo per "cxefa
>> gento".
Vi ja iom okupiĝis pri matematiko. Kiel vi povas kredi je sencirklaj
difinoj? Per kio do finiĝu tiaj difinoj?
La matematikaj teorioj ja baziĝas sur aksiomaro, kiu estas speco de
cirkla difino: la aksiomoj difinas INTERRILATOJN inter la bazaj
konceptoj, kiujn oni POSTULAS sen formala difino.
Oni akceptu ke latvoj estas ETNO. La rusoj estas alia ETNO. Oni
povas neformale indiki, ke la latva etno nuntempe posedas sian regnon
ĉe la Balta maro je difinitaj koordinatoj geografiaj; sed tio NE ESTAS
DIFINO, tio estas krominformo kiu helpu onin rilatigi tiun etnonomon
kun aliaj realaĵoj. Se la geografiaj limoj de Latvio ŝanĝiĝos, tio ne
aŭtomate malaperigos aŭ ŝanĝos la latvan etnon (kp la grandegan ŝanĝon
en la geografio de la apuda Litovio, kiu cetere reakiris sian ĉefurbon
Vilno en 1939 -- ĉu ĉi tio ŝanĝis la nocion "litovo"?
Interalie la latvoj ekzistis antaŭ la jaro 1918a, kaj antaŭ tiu jaro
nenia Latvio ekzistis, eĉ ne kiel historia regiono (antaŭe ĝia
teritorio estis parto de germana tradicio, alie strukturita). Tial
via "sencirkla difino" fakte estas konfuzo inter difino kaj komento.
La modelo, rilatiganta etnojn al teritorioj, estas fuŝa koncepte. La
saman teritorion povas kunloĝi diversaj etnoj. Unu sama etno povas
formi plurajn regnojn (ekz-e la araboj); aŭ havi nenian (kiel kurdoj aŭ
eŭskoj aŭ la latvoj antaŭ 1918); ili povas vivi diaspore kiel la judoj
aŭ ciganoj; aŭ nomade, kiel la hunoj, kies nomada regno travagis la
tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis la Okcidenta Eŭropo.
--
Sergio