Luiz:

>  -- Marc Bavant skribis:
>
> >>Mi emas fari laÅ­ nova "modelo":
> >
> >Bone, sed se refari, prefere oni gxisfunde diskutu.
>
>mi ne komprenis tiun "refari"...

"Fari laux nova modelo" estas "fari denove", do "refari", cxu ne?

> >>1. = latvujano.
> >>2. Ano de la latva etno.
> >
> >Mi timas, ke tuj reekflagros diskuto, al kiu mi ne partoprenos, sed atentu
> >tri aferojn:
> >
> >(1) La unua senco versxajne ne estas akceptata de cxiuj: la orient-euxropaj
> >X-oj kutime ne sxatas nomi X-oj la X-ujanojn el aliaj "etnoj". Estas bone
> >havi gxin en la modelo, sed gxi estas problema, des pli se aperanta sur la
> >unua loko.
>
>Rimarko ĉe la artikoloj povas solvi tion.
>Mi sendis inverse. 1 >> 2; 2 >> 1.

Vi bone faris, sed ruso neniam akceptos signifon "ruso = rusujano" kaj 
franco cxiam rigardos kun suspekto la esprimon "franca gento".

> >(2) La vorto "etno" en la dua senco ne placxas al mi. Mi ne sukcesas vidi
> >interesan nuancon inter nacio, nacieco kaj gento, do "etno" estas des pli
> >superflua. Por solvi la problemon praktike mi kasxus min malantaux la PIVa
> >tradicio, kiu uzas "gento".
>
>LaÅ­ mi estu "etno" aÅ­ "gento".
>LaÅ­ rimarko de la uloj, pluraj miskomprenos "Ano de la latva nacieco".

Mi rediras mian preferon por "gento", tradicia, F-a ktp.

> >(3) La difino de "X-o2" estas cirkla: "ano de la X-a etno", sed "X-a"
> >cxi-kuntekste signifas "rilata al X-oj", do sume: "ano de la etno rilata al
> >X-oj". Indas reveni al la PIVa solvo per "cxefa gento".
>
>Ne tute. "Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato."

Mi ne komprenas vian argumenton. Mi parolas pri la difino de "X-o2", kiu 
uzas la adjektivon "X-a" antaux la vorto "etno". El la tri eblaj signifoj 
de "X-a" (rilata al X-oj, al la etno de X-oj, al la sxtato de X-oj) nur la 
unua donas sencon al la esprimo "la X-a etno": "la etno rilata al X-oj", ne 
"la etno rilata al la etno de X-oj", nek "la etno rilata al la sxtato de X-oj".

>Eble duone.

Ne duone, sed tute plene: anstatauxigante "X-a" per gxia difino en la 
difino de "X-o2" ni ja ricevas "X-o estas ano de la etno rilata al X-oj". 
Cxu havas sencon difini "latvo" per "ano de la gento rilata al latvoj"?

>Tamen ĉu kaŝi tion antaŭ
>"Ano de la latva nacieco", tio estus ankoraÅ­ malpli bona solvo.

Ne temas cxi tie pri la vorto "etno", sed pri la uzo de la adjektivo en la 
difino.

>Do, la solvo estus difini vortojn latva, rusa, germana ktp
>en ĝia kerno, historie kaj kulture.

Tio ne eblas, des pli ke la signifoj estas multaj (rilata al la regno, 
gento, gentanoj... kaj ankaux regnanoj). Denove tio povas aspekti tikle por 
orient-euxropano.

>Certe mi ne povos redakti
>tion, tamen eble ĉar oni diras ke "germano" estas modela, do
>oni redaktu tion ĉe ĝi, por ke iom post iom "latva", "rusa" ktp
>estu laŭ normo. tamen la problemo estas ĉe latva, ne ĉe senco
>latvo: "Ano de la latva etno."

Gxuste ne, la problemo estas cxe la difino de "latvo". Mi montris la solvon 
per uzo de "cxefa gento"

         Ano de la cxefa gento de Latvujo.

Kelkaj harfendos, ke "cxefa gento" ne estas rigore difinita, sed en tiuj 
aferoj nenio estas rigora. Povas ecx esti, ke latvoj konsistigas 
malplimulton en la propra lando, sed ili cxiuokaze havas historian rajton 
super la lando, kio donas al ili ian cxefecon.

> >>*** latva:
> >>
> >>Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato.
> >>
> >>*** Latvujo:
> >>
> >>Ŝtato situanta en nordoriento de Eŭropo kaj limanta al
> >>Balta Maro, Litovujo,
> >
> >Cxar oni markas tiajn nomojn per fakindiko GEOG, kaj cxar oni difinas ilin
> >cxefe per informoj el fizika geografio, sxajnus al mi pli kohere paroli pri
> >"lando", ol pri "sxtato". Certe sxtato havas teritorion, sed la rilatoj
> >inter ili ne aspektas al mi klara. Do denove ni havas plurajn terminojn:
> >sxtato, lando kaj regno. Denove mi sxirmus min malantaux la PIVa tradicio,
> >kaj uzus "regno", cetere tute konforme al la F-a uzo de tiu vorto.
>
>hmmm, rusujo kaj germanujo uzas "ŝtato". por mi ne estas problemo
>uzi landon aŭ ŝtaton. Uzi "regno"n ne estus bona afero.

Kial? Eble cxar la vorto estas al vi nekutima, sed la gxi ekzistas delonge 
kaj meritas esti uzata. Mi ne insistas pri tio, sed reveno al du malnovaj 
terminoj "regno" kaj "gento" multon solvus.

> >>*** latvujano:
> >>
> >>Ŝtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco
> >>sendepende de etno.
> >
> >Jen tri problemaj vortoj: sxtat(an)o, nacieco, etno. Mi tute ne certas, ke
> >nelatvaj latvujanoj povas pretendi al la latva nacieco. Prefere vi ellasu
> >la provon klarigi "sxtatano de Latvujo" per la posta frazparto, kaj
> >anstataux "sxtatano" vi prefere uzu "regnano" (F). PIV2 cxi-cele uzas
> >"civitano", kiu estas la moderna versio de "regnano" miaopinie, sed estas
> >pli multsignifa kaj dubsenca.
>
>nu, venis "Ŝtatano de Latvujo sendepende de etno."

Sed denove la klariga parto "sendepende de etno" estas senutila. Tiu 
insisto pri neetneco estas ecx sxoka. Cxu tiel gravas insisti, ke oni 
parolas pri regnano de Latvujo, kiu ecx povas ne esti latvo? La esprimo 
"regnano de Latvujo" jam kaptas cxion kaptindan.


> >>*** latvuja:
> >>
> >>Rilatanta aÅ­ apartenanta al Latvujo.
> >
> >"Rilata" suficxus miaopinie, ja aparteno estas speco de rilato, kaj tiel
> >oni kutime difinas desubstantivajn adjektivojn (vd "patra" kaj "frata" en
> >PIV2), ecx se restas spuroj de alia stilo en REVO. Cetere kion signifas
> >aparteno, kiam la "posedanto" estas lando?
>
>Mi faris laÅ­ via konsilo.
>
> >>tio kunigas la du modelojn, mi kredas.
> >
> >Hm, kiujn du modelojn? Cxiuokaze ne tre gravas :)
> >
> >>Ne ĉar Revo estas eterne konstruata vortaro
> >>oni devas prokrasti unuigi ĝin.
> >
> >Mi plene konsentas, kaj mi aldonus, ke en tiuj tiklaj aferoj unueco estas
> >pli grava ol klopodo cxiun plezurigi.
>
>Jes :) Do oni havu novan modelon en la sekvaj tagoj.
>Se ĝi estas malbona, oni rediskutu tion en 2010.

Konsentite, sed oni ne forgesu apliki la modelon, ne nur al novaj vortoj, 
sed ankaux al la ekzistantaj. Tio estas iom industria laboro, sed facile 
farebla.

Kore,

Marc


>Amike, Luiz
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a