-- Marc Bavant skribis: >>Mi emas fari laŭ nova "modelo": > >Bone, sed se refari, prefere oni gxisfunde diskutu.
mi ne komprenis tiun "refari"... >>1. = latvujano. >>2. Ano de la latva etno. > >Mi timas, ke tuj reekflagros diskuto, al kiu mi ne partoprenos, sed atentu >tri aferojn: > >(1) La unua senco versxajne ne estas akceptata de cxiuj: la orient-euxropaj >X-oj kutime ne sxatas nomi X-oj la X-ujanojn el aliaj "etnoj". Estas bone >havi gxin en la modelo, sed gxi estas problema, des pli se aperanta sur la >unua loko. Rimarko ĉe la artikoloj povas solvi tion. Mi sendis inverse. 1 >> 2; 2 >> 1. >(2) La vorto "etno" en la dua senco ne placxas al mi. Mi ne sukcesas vidi >interesan nuancon inter nacio, nacieco kaj gento, do "etno" estas des pli >superflua. Por solvi la problemon praktike mi kasxus min malantaux la PIVa >tradicio, kiu uzas "gento". Laŭ mi estu "etno" aŭ "gento". Laŭ rimarko de la uloj, pluraj miskomprenos "Ano de la latva nacieco". >(3) La difino de "X-o2" estas cirkla: "ano de la X-a etno", sed "X-a" >cxi-kuntekste signifas "rilata al X-oj", do sume: "ano de la etno rilata al >X-oj". Indas reveni al la PIVa solvo per "cxefa gento". Ne tute. "Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato." Eble duone. Tamen ĉu kaŝi tion antaŭ "Ano de la latva nacieco", tio estus ankoraŭ malpli bona solvo. Do, la solvo estus difini vortojn latva, rusa, germana ktp en ĝia kerno, historie kaj kulture. Certe mi ne povos redakti tion, tamen eble ĉar oni diras ke "germano" estas modela, do oni redaktu tion ĉe ĝi, por ke iom post iom "latva", "rusa" ktp estu laŭ normo. tamen la problemo estas ĉe latva, ne ĉe senco latvo: "Ano de la latva etno." >>*** latva: >> >>Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato. >> >>*** Latvujo: >> >>Ŝtato situanta en nordoriento de Eŭropo kaj limanta al >>Balta Maro, Litovujo, > >Cxar oni markas tiajn nomojn per fakindiko GEOG, kaj cxar oni difinas ilin >cxefe per informoj el fizika geografio, sxajnus al mi pli kohere paroli pri >"lando", ol pri "sxtato". Certe sxtato havas teritorion, sed la rilatoj >inter ili ne aspektas al mi klara. Do denove ni havas plurajn terminojn: >sxtato, lando kaj regno. Denove mi sxirmus min malantaux la PIVa tradicio, >kaj uzus "regno", cetere tute konforme al la F-a uzo de tiu vorto. hmmm, rusujo kaj germanujo uzas "ŝtato". por mi ne estas problemo uzi landon aŭ ŝtaton. Uzi "regno"n ne estus bona afero. >>*** latvujano: >> >>Ŝtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco >>sendepende de etno. > >Jen tri problemaj vortoj: sxtat(an)o, nacieco, etno. Mi tute ne certas, ke >nelatvaj latvujanoj povas pretendi al la latva nacieco. Prefere vi ellasu >la provon klarigi "sxtatano de Latvujo" per la posta frazparto, kaj >anstataux "sxtatano" vi prefere uzu "regnano" (F). PIV2 cxi-cele uzas >"civitano", kiu estas la moderna versio de "regnano" miaopinie, sed estas >pli multsignifa kaj dubsenca. nu, venis "Ŝtatano de Latvujo sendepende de etno." >>*** latvuja: >> >>Rilatanta aŭ apartenanta al Latvujo. > >"Rilata" suficxus miaopinie, ja aparteno estas speco de rilato, kaj tiel >oni kutime difinas desubstantivajn adjektivojn (vd "patra" kaj "frata" en >PIV2), ecx se restas spuroj de alia stilo en REVO. Cetere kion signifas >aparteno, kiam la "posedanto" estas lando? Mi faris laŭ via konsilo. >>tio kunigas la du modelojn, mi kredas. > >Hm, kiujn du modelojn? Cxiuokaze ne tre gravas :) > >>Ne ĉar Revo estas eterne konstruata vortaro >>oni devas prokrasti unuigi ĝin. > >Mi plene konsentas, kaj mi aldonus, ke en tiuj tiklaj aferoj unueco estas >pli grava ol klopodo cxiun plezurigi. Jes :) Do oni havu novan modelon en la sekvaj tagoj. Se ĝi estas malbona, oni rediskutu tion en 2010. Amike, Luiz
