-- Sergio Pokrovskij skribis: >> *** latvo: >> 1. = latvujano. >> 2. Ano de la latva etno. > >La ordo estas misa. Unue mi indikus la kernan kaj ĉefan signifon >etnan, kaj nur poste la misuzon politikan.
Tre bone. Laŭ la nuna modelo (germano), estas du sencoj: 1.Ŝtatano de Germanujo. 2.Homo kun germana nacieco. Laŭ via propono kaj atentigo (ruso), estas unu: 1. Ano de la rusa etno. Laŭ la erara, ĉu misklera aŭ ligvdesnask-trudema?, penso de okcidentanoj la vorto "nacieco" en la dua senco de germano povas esti miskomprenata. Pli bone fari laŭ la propono de Sergio: 2.Homo kun germana nacieco. >> iras al >> n.Ano de la germana etno. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/naci.html nacio: 1. Memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el ... Do ĉi ŝanĝo estas bonvena kaj certe akceptata de ĉiuj. Ĝi fakte plibonigas nian ReVon. Dankon Sergio. Tamen ankoraŭ ne estas konsento pri X-o.... Laŭ nova modelo: (latvo) 1. Ano de la latva etno. 2. =Latvujano kie "latvujano" estas "Ŝtatano de Latvujo sendepende de etno." oni rigardas ke estas ĝuste laŭ modelo "germano", tamen kun inversa ordo. Alveno de X-ujano estas bona afero, ĉu iu malkonsentas? Tio ne estas ĝuste laŭ modelo "ruso": venas dua senco, X-ujano. Se iu malŝatas tion, tiu verku adm noton aŭ metu rimarkon. Do venos ĉe ruso: 2. =Rusujano (aŭ =rusujano) La inversa ordo ne estas problemo por mi, ĉu estas por iu alia? Cetere tio estos nur por landoj X-ujo. Ĉe Brazilo ni ne havos tion, kaj estas tute komprenata por ĉiuj 1. Ano de la x-a etno. 2. =x-ujano. do ĉi tiu estas la nova modelo, mi pensas, kaj post iuj tagoj, kiam oni povis komenti, proponi ion, peti ŝanĝetojn ktp, oni povos redakti artikolojn ruso, germano ktp. >Kaj la nomo de ilia lando estas derivita de la etno, ne inverse, kiel >misprezentas la ReVa modelo. Krome, proksimume 40% da latvianoj ne >estas latvoj -- ili nek mem rigardas sin tiaj, nek estas agnoskataj >kiel tiaj fare de la latvoj. Mi komprenas la aferon. >> *** latvujano: > >> Ŝtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco sendepende de etno. > >Ŝajnas ke vi konfuzas "nacieco"n kun "ŝtataneco". Tio estas kutima ĉe >la okcidentaj esperantistoj, tamen tradicie la vorto "nacieco" >funkciis kiel surogato de la vorto "etno". Ekz-e la artikolo pri "polo" >http://reta-vortaro.de/revo/art/pol.html#pol.0o.POL >(cetere, tute fuŝa laŭ mia opinio) klare kontrastigas naciecon >(komprenatan kiel etno) al "ŝtataneco" (kiu estas karakteriza por la >apuda signifo). jes, laŭ modelo "germano". >Tial mi opinias la vorton "nacieco" evitinda. Pli klaraj kaj >nemiskompreneblaj vortoj estas "etno" unuflanke, kaj "ŝtataneco" >aliflanke. Jes: 1.Ŝtatano de Germanujo. 2.Homo kun germana nacieco. laŭ mi estis unu sola senco ... hehehe, mi komprenis tion post mesaĝo de Marc Nu, " Ŝtatano de Pollando" estas malbona ĉefe ĉar Pollando sendas al Polujo, ĉu? Laŭ nova modelo tio fariĝos: = Polujano, ne = Pollandano, ĉu? Ĉe Polujano, oni decidu: - "Civitano de Polujo sendepende de etno" - "ŝtatano de Polujo sendepende de etno" Laŭ mi tio povas esti decidita en la dua semonato de 2009. Nun sufiĉas decidi pri X-o. >Krome, ne konfuzu landanecon kun ŝtataneco, precipe en la okazo de "la >junaj baltaj demokratioj". Ĉar tiuj etnokratiaj ŝtatoj (Latvio kaj >Estonio) rifuzas ŝtatanecon al tre granda ono da siaj konstantaj kaj >denaskaj enloĝantoj (laŭ la statistiko de 2008, pli ol 16% da >latvianoj havas la "legitimilon de necivitano" -- t.e. la ŝtataneco >kaj latvia pasporto estas al ili rifuzitaj kaj anstataŭe ili havas >tian paperon). mi devas serĉi novaĵojn pri tio en la portugala por pli bone kompreni. ulo el iu ajn etno, eĉ el gepatroj el malsamaj etnoj, naskita en Brazilo estas plene ŝtatano, civitano kaj landano. Tiel eĉ ŝliaj gepatroj povas fariĝi brazilano pro tio, se mi ne eraras. Tamen ili petu tion... Nu, mi devas lerni pri leĝoj iom. ĝis poste, Luiz
