2008/12/19 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
Nu sendepende de diversaj argumentoj pri kia interpreto pri "ruseco",
ktp gxustas, mi malkonsentus iom kun:
> Tio estas malestimo rilate al la nerusaj rusianoj.

Ekz mi nun estas usonano kiu logxas en Polujo.  Se iu nomus min polo,
mi ne interpretus tion kiel malestimon.  Depende de kunteksto, mi
interpretus gxin kiel amuza eraro, aux kiel (malversxajnan!)
komplimenton pri mia kapablo en la pola lingvo (nu gxi ankoraux acxas,
sed eble iun tagon... :)  Por mi tute ne klaras kiel mi sentus min
malestimata pro tio, ke iu nomus min polon pro tio, ke mi logxas en
Polujo.

Klarigo: Mi fakte ne sentas min esti polo, cxar inter aliaj aferoj,
ekzemple, mi ankoraux malkompetentas pri la pola lingvo, kaj certe
paroli pole sxajnas esti grava afero por esti polo... krome mi ne
estas pola civitano, do ne estas pola laux la okcidenta modelo.  Do se
iu nomus min polo, mi pensus ke ili eraras - tamen, mi ne sentus min
ofendita aux malestimata.  Krome se iu akuzas la homon, kiu nomas min
polo, pri malestimo, mi pensas, ke tia akuzo rivelas pli pri la
batalema sinteno de la akuzanto ol pri la supozeble malestima sinteno
de la akuzato.

amike,
russ

Rispondere a