--- On Thu, 12/18/08, Renato Corsetti wrote:
> Sergio:
>> Ŝajnas ke vi konfuzas "nacieco"n kun "ŝtataneco". Tio estas kutima
>> ĉe la okcidentaj esperantistoj . . .
> Mi pensas, ke Sergio iel pravas. La situacio estas tro komplika por
> provi novajn modelojn.
Ĝi ne estas komplikita -- tutsimple la okcidentanoj rifuzas agnoski la
ekziston de etnoj. Tio estas ne pli komplikita ol distingo inter
"alĝerano" (= latvo) kaj "alĝeriano" (= latviano). Tre simpla
diferenco. Temas pli ideologia motivo, la stranga opinio, kvazaŭ nomi
orananojn alĝeranoj estus iel honora por ili, kaj nomi
alĝerianojn "alĝerianoj" estas iel ofenda.
Mi mem certe malvolas ke oni nomu min "moskvano", kaj la tataroj
malvolas ke oni nomu ilin "rusoj".
> Ni restu ĉe la Fundamento.
Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) la Fundamento ne difinas la vorton "nacieco".
--
Sergio