2008/12/17 Luiz Portella: [...]
> Mi emas fari laŭ nova "modelo": > *** latvo: > 1. = latvujano. > 2. Ano de la latva etno. La ordo estas misa. Unue mi indikus la kernan kaj ĉefan signifon etnan, kaj nur poste la misuzon politikan. Estas ja tute evidenta, ke la baza signifo de "latvo" estas la signifo etna, ke la latvoj ekzistis sendepende de sia ŝtataneco, ke latvoj estas ankaŭ en Siberio kie mi loĝas. Latvoj ekzistis antaŭ la jaro 1918a; aliflanke, la fama esperantisto Drezen estis kaj latvo, kaj sovetiano (Latvio intermilite estis ekster Sovetio). Kaj la nomo de ilia lando estas derivita de la etno, ne inverse, kiel misprezentas la ReVa modelo. Krome, proksimume 40% da latvianoj ne estas latvoj -- ili nek mem rigardas sin tiaj, nek estas agnoskataj kiel tiaj fare de la latvoj. [...] > *** latvujano: > Ŝtatano de Latvujo, t.e., homo kun latva nacieco sendepende de etno. Ŝajnas ke vi konfuzas "nacieco"n kun "ŝtataneco". Tio estas kutima ĉe la okcidentaj esperantistoj, tamen tradicie la vorto "nacieco" funkciis kiel surogato de la vorto "etno". Ekz-e la artikolo pri "polo" http://reta-vortaro.de/revo/art/pol.html#pol.0o.POL (cetere, tute fuŝa laŭ mia opinio) klare kontrastigas naciecon (komprenatan kiel etno) al "ŝtataneco" (kiu estas karakteriza por la apuda signifo). Tial mi opinias la vorton "nacieco" evitinda. Pli klaraj kaj nemiskompreneblaj vortoj estas "etno" unuflanke, kaj "ŝtataneco" aliflanke. Krome, ne konfuzu landanecon kun ŝtataneco, precipe en la okazo de "la junaj baltaj demokratioj". Ĉar tiuj etnokratiaj ŝtatoj (Latvio kaj Estonio) rifuzas ŝtatanecon al tre granda ono da siaj konstantaj kaj denaskaj enloĝantoj (laŭ la statistiko de 2008, pli ol 16% da latvianoj havas la "legitimilon de necivitano" -- t.e. la ŝtataneco kaj latvia pasporto estas al ili rifuzitaj kaj anstataŭe ili havas tian paperon). -- Sergio
