2008/12/19 Russ Williams <[email protected]>: > Ekz mi nun estas usonano kiu logxas en Polujo. Se iu nomus min polo, > mi ne interpretus tion kiel malestimon.
Bv. kompreni, ke, male ol en Usono, en Rusio ekzistas tute alia situacio. Dum Usono estas lando de enmigrintoj, "granda kaldrono", en Rusio la etnoj logxas historie sur samaj lokoj, kie ili logxis delonge, kaj havas proprajn, tre longajn radikojn. Tial nomi tataron ruso estas rekta ofendo, cxar tataro ne enmigris en Rusion, sed havas propran historion de sia popolo. Se tataro plene rusigxis, li povas opinii sin ruso (tatardevena), sed se li restas cxe sia kultura fono, li apenaux agnoskos, ke li estas ruso. Temas tute ne pri enmigrintoj, kiuj estas escepta okazo en Rusio (kvankam estas regulajxo en Usono). Temas pri popoloj, kiel tutajxoj. Pri _etnoj_, al kiuj homo sentas aux ne sentas sian apartenon. -- Yury Finkel *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html
