--- On Thu, 12/18/08, Renato Corsetti wrote:
[...]
> Certe ne, sed kvankam vi povus pravi ke kulpas okcidentanoj, dum
> okcidentaj povus pensi, ke kulpas rusoj, la fakto restas, ke la
> situacio estas malsimpla en la menso de homoj.
La situacio estas malsimpla en la mensoj de la okcidentanoj, ĉar ili
volas trudi al la realo juran fikcion.
La okcidentanoj ne povas ne vidi, ke la etnoj ekzistas; ekz-e ke la
pliopo de la kosovanoj ne estas serboj. Sed ilia jura sistemo tabuas
tion.
Ekzistas aliaj politikaj kaj juraj sistemoj, en kiuj aparteni al alia
etno ol la nomdona ne estas humiliga. En la menso de rusiano esti
rusiano kaj neruso estas afero ordinara kaj grandparte privata --
proksimume kiel konfesio ĉe la okcidentano. Tamen la okcidentanoj ial
volas ŝtatigi la etnecon, dum aliflanke ili same emfaze emas
malŝtatigi la konfesiojn. Stranga malkonsekvenco.
--
Sergio