--- On Fri, 12/19/08, lfpor wrote:
[...]
> Jen "ruso", mi kredas ke Sergio konsentos kun aldono de nova senco
> "rusujano", kun rimarko, kiu devas veni che "germano" kaj aliaj.
Nur kun rimarko ke temas pri evitinda koloniisma uzo de malĝentilaj
malkleruloj.
Estas same kiel atribui al "anglo" la sencon "britiano" kaj konfuzi
Anglion kun Britio. Jes, tia konfuzo ekzistas en la kontinenta
Eŭropo, kaj la Akademio de Esperanto mem estas sufiĉe malklera por
demonstri ĝin en siaj Landonomaj Misrekomendoj; tamen mi konas skotojn
kiuj opinias insulto kiam oni nomas ilin anglo.
Tute simile pri la malĝentila uzo de "ruso" kiam temas pri "rusiano".
Tio estas malestimo rilate al la nerusaj rusianoj.
[...]
--
Sergio