--- On Fri, 3/27/09, Russ Williams wrote:
> 2009/3/27 Sergio Pokrovskij:
[...]
>> Tio tamen lasas mian demandon nerespondita:
>> Kiel do la malfeliĉaj anglalingvanoj komprenas, kio estas
> "Blu-ray disc"?
> Mi ne komprenas kial tio estus pli malfacila por anglalingvanoj ol
> por neanglalingvanoj. Sxajnas ke multaj anglalingvanoj (cxu
> malfelicxaj, cxu felicxaj :) sukcesas kompreni, kio estas "Blu-ray
> disc".
> Cxu vi sxercas?
Mi respondas al la obĵeto de Bertilo. Laŭ Bertilo, se mi bone lin
komprenis, traduki "Blue-ray disc" en Esperanton estus katastrofo, ĉar
ekestus kolizio inter la senco specifa (= "Blue-ray-disko") kaj
ĝeneralsenca (= bluradia lumdisko). Mia obĵeto konsistas en tio, ke
tia katastrofo estas dekomence propra al la angla lingvo, kaj sekve,
ke tio probable ne estas serioza problemo. Tiom malmulte serioza, ke
vi ŝajne eĉ ne konscias ĝin.
--
Sergio