>> Mireja: >> Mi ĵus kontrolis en mia jarlibro ke estas Nepalaj Esperantistoj, ĉiuj en >> Kathmandu. Estus interese ke ili demandu al kelkaj ŝerpaoj, loĝantaj >> en la montaro (do al la ŝerpaoj je la senco etna) kiel ili preferas ke >> oni ilin nomu en nia kara lingvo.
> Marc: > Hm, mi ne vidas kiel sxerp(a)o ne-E-isto povus havi pravigeblan preferon > pri tio. Cxu vi kapablus doni vian opinion pri la preferinda maniero nomi > francojn en la nepala? Kompreneble jes sed mi respondus laŭ propra gusto, reagante pro sono, ortografio kaj tiel plu. Tutcerte estas ke la vorton "ŝerpa/ŝerpa" ili sufiĉe ofte aŭdis/as do la demando inter "ŝerpao" kaj "ŝerpo" ne povas ŝoki ilin. Eble la respondo esprimus nur sonan guston :-). Se oni proponus "portisto" "orientnepalano" aŭ io simila tio pli surprizus. Nu, la problemo estas ke oni kreis novan radikon "ŝerp-" kaj al tio mi reagis kaj laŭ mi la nova radiko devus esti "ŝerpa-" kiu sekvas "sher/shar" (oriento) + pa (popolo), dum "ŝerp-" ne respektas la etimologion de la vorto internacie konata. Mireja
