Mireja: >Nu, la problemo estas ke oni kreis novan radikon "Åerp-" kaj al tio mi >reagis kaj laÅ mi la nova radiko devus esti "Åerpa-" kiu sekvas >"sher/shar" (oriento) + pa (popolo), dum "Åerp-" ne respektas la >etimologion de la vorto internacie konata.
Vi bedauxrinde aplikas regulojn, kiuj ne ekzistas. Neniu regulo devigas respekti la etimologion aux konservi cxiujn sonojn de esperantigita radiko. Tio memorigas al mi plendon de Japano, kiu ofendigxis, ke oni esperantigis la nomon de la urbo Jokohamo ne konservante la finan -a, kiu liaopinie, en la japana, apartenas al la radiko. Strange, lin tamen ne gxenis la formoj "Toki/o", "Kiot/o" ktp, kies radikoj estas ja "kripligitaj" laux tiu vidpunkto. Cxu oni devus diri "astronauxtao" pretekste, ke la fina parto devenas de la greka kunmetajxo "naux-ta" (sxip-isto)? Diri "rozao", "ondao", cxar la latina -a, kiun ni nun perceptas kiel gramatikan finajxon, iam estis vera sufikso, same grava kiel estas nun en Esperanto la "finajxo" -a en vorto kiel "monta"? Kio cetere pruvas, ke la fina -a de la latina "rosa" ne apartenas al la "radiko"? Kio pruvas, ke la fina -a de "pa" ne estas ellasebla gramatika finajxo? Kore, Marc
