Kara Wieland,

>La problemo momente estas, se redaktanto uzas programon, kio tradukas
>la koderojn al unikodo. Tiam multaj persaj koderoj farigxas arabaj.
>Tion problemon vi havas kun la redaktilo kaj ankaux kun Unired.

Cxu la redaktilo ne povas adapti sian transkodigan tabelon al la lingvo? Ja 
la lingvo estas indikita per atributo lng en la koncernaj elementoj.

>Kaj ankaux se vi ne tusxas la araban aux persan tekston.
>En tiaj programoj vi ecx ne rimarkas la sxangxon, sed en la historio
>kaj en la xml-dosiero estas sxangxo:
><<<
>       <trd>&fa_a;...
> >>>
>       <trd>&alif_madda;...
>
>Ni ankaux ne havas germanan a kaj francan a kaj anglan a.
>Se unikodo ne povas distingi, ni ankaux ne distingu, aux ni devas
>labori kun la koderoj.

En ordo, mi ne insistas, ke oni havu nepre apartajn entojn. Cetere tiuj, 
kiujn mi enkondukis, ne estas plej oportunaj por cxiutaga uzado. Sxajnas al 
mi, ke la nomoj, enkondukitaj de Behnam, estas pli oportunaj, cxar pli 
mallongaj kaj pli neuxtralaj. Pri detaloj mi tamen dezirus harfendi, 
supozante ke irananojn ne gxenos la gxenerala konvencio prefere sekvi la 
araban fonetikon kaj (lauxeble) la kutiman sciencan transliteruman tradicion.

- Tio do instigas ne uzi la vokalon "e" aux "o" en liternomo ("a_alif" 
prefere al "a_alef", "a_tatwil" prefere al "a_tatweel", sed "a_je" 
bonvenas, cxar pure persa, kvankam eble indus reveni al prefikso "fa_" aux 
"f_" por pure persaj literoj?)

- Same oni klare distingu i/y kaj u/w: do prefere "a_ayn" al "a_ain"

- La frotsonaj tha kaj dhal prefere aperu kiel "a_th" kaj "a_dh", ol "a_th" 
kaj "a_thal" (nur pro la angla, supozeble, "th" povas aspekti tauxga por 
transliterumi frotan "d")

- La "emfazajn" Ta, Dad, Sad, Za, kiuj en la klasika araba respondas 
respektive al t, d, s, z (sed estas elparolataj iom alie en la persa), oni 
versxajne povus prezenti per "a_T", "a_D", "a_S" kaj "a_Z", cxu ne? Cxi tie 
la majuskligo anstatauxas la suban punkon, kiun oni kutime uzas en scienca 
transliterumado. Cxu tio tamen ne tro malproksimas de la elparolaj kutimoj 
de irananoj kaj kreas por ili malfacilon (demando al Behnam)?

- Uzante similan eblon oni povus distingi la literon "a_h" (nun "ha") kaj 
"a_H" (nun Ha), cxar en scienca transliterumado oni same uzas "h" kun suba 
punkto por litero Ha.

- Perfortante la supran regulon eblus ankaux uzi la majusklon A por 
referenci al la litero alif, do "a_A" (anstataux "a_alif" aux "a_alef"), 
dank' al kio oni povus pli facile prezenti kombinajxojn alif_madda, 
alif_wasla, alif_hamza_sure, alif_hamza_sube per "a_Amadda", "a_Awasla", 
"a_Aa" (alif_hamza_sure), "a_Ai" (alif_hamza_sube) prefere al tiuj 
proponitaj de Behman, kiuj miasente ne plene konvenas por la araba (ankaux 
mia "a_Aa" ne perfekte konvenas, cxar la vokalo povas esti "u", sed tio 
estas duaranga problemeto espereble). La indiko "hamza" devas tamen resti 
en waw_hamza (a_w_hamza) kaj ya_hamza (a_y_hamza).

- Cxar pro la prefiksita "a_" ne plu estas kolizioj kun la hebreaj samnomaj 
literoj, nun eblas uzi "a_k" anstataux "kaf1" (kiel Behnam jam proponis por 
"nun1" kaj "shin1"). Tio igas doni pli specifan nomon al la persa kaf 
(U+06A9), eble revenante al formo kun alia prefikso (f_k? fa_k?...)

- Laux cxio supre dirita mi proponus: a_fatha_A, a_damma_w kaj a_kasra_y 
por la "nenormaj mallongigoj"

Jen miaj proponoj, esperante, ke ili progresigas la diskuton.

Kore,

Marc




>Tuesday, May 19, 2009, 10:01:09 AM, Marc/vi skribis:
>MB> Se ne temas pri tro granda dosiero, prefere sendu rekte al la listo, cxar
>MB> tiu "files"-ejo ne estas facile alirebla (mi, ekzemple, ne sukcesis,
>MB> kvankam mi ja havas konton cxe Yahoogroups).
>
>MB> Pri la fundo de la afero, ne konante vian proponon, mi tamen sxatus
>MB> atentigi, ke laux mi estas neniu bezono unuecigi la arabajn kaj persajn
>MB> nomojn: tute eblas havi unu serion da entoj por la araba, kaj unu 
>alian por
>MB> la irana, ecx se la montrataj signoj estas grandparte identaj.
>
>--
>amike
>  Wieland                            mailto:[email protected]
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a