Kara Marc,
Dankon pro viaj komentoj!
> ... Pri detaloj mi tamen dezirus harfendi, supozante ke irananojn ne
> gxenos la gxenerala konvencio prefere sekvi la araban fonetikon kaj
> (lauxeble) la kutiman sciencan transliteruman tradicion.
>
> - Tio do instigas ne uzi la vokalon "e" aux "o" en liternomo
> ("a_alif" prefere al "a_alef", "a_tatwil" prefere al "a_tatweel", sed
> "a_je" bonvenas, cxar pure persa, kvankam eble indus reveni al
> prefikso "fa_" aux "f_" por pure persaj literoj?)
>
> - Same oni klare distingu i/y kaj u/w: do prefere "a_ayn" al "a_ain"
>
> - La frotsonaj tha kaj dhal prefere aperu kiel "a_th" kaj "a_dh", ol
> "a_th" kaj "a_thal" (nur pro la angla, supozeble, "th" povas aspekti
> tauxga por transliterumi frotan "d")
>
> - La "emfazajn" Ta, Dad, Sad, Za, kiuj en la klasika araba respondas
> respektive al t, d, s, z (sed estas elparolataj iom alie en la
> persa), oni versxajne povus prezenti per "a_T", "a_D", "a_S" kaj
> "a_Z", cxu ne? Cxi tie la majuskligo anstatauxas la suban punkon,
> kiun oni kutime uzas en scienca transliterumado. Cxu tio tamen ne tro
> malproksimas de la elparolaj kutimoj de irananoj kaj kreas por ili
> malfacilon (demando al Behnam)?
>
Por elekti la nomon mi direktis min laŭ la Unikodaj nomoj de la
korespondaj signoj. Tial 'alef', 'tatweel', ktp. anstataŭ 'alif',
'tatwil'/'keshide', ... Tiel klariĝas ankaŭ mia elekto de 'thal', 'kh', ktp.
Miaopinie estas preferinde prezervi la similecon al la bone establita
kaj vaste konata Unikoda normo, anstataŭ enkonduki mnemonaĵojn surbaze
de iuj transskribaj sistemoj specifaj por la araba aŭ persa (ISO 233,
233-2 kaj 233-3, aŭ kelkaj aliaj). La problemo estas la uzado de
diakritikaj signoj en tiuj sistemoj, kio devigus nin elturniĝi nun per
denova transskribado de jam transskribitaj signoj. La rezultantaj nomoj
estas miaopinie malpli mnemonaj ol la unikodaj, eble pro tio ke por mi,
kiel iranano, do ne farante fonetikan distingon inter ekz-e 's' kaj
'sad', la plene skribita formo 'sad' estas pli helpa ol 'S'.
Tial mi preferas la unikodecajn mallongigojn, eĉ se ili foje aspektas
anglismaj.
> - Uzante similan eblon oni povus distingi la literon "a_h" (nun "ha")
> kaj "a_H" (nun Ha), cxar en scienca transliterumado oni same uzas
> "h" kun suba punkto por litero Ha.
Vidu miajn ĉi-suprajn komentojn.
>
> - Perfortante la supran regulon eblus ankaux uzi la majusklon A por
> referenci al la litero alif, do "a_A" (anstataux "a_alif" aux
> "a_alef"), dank' al kio oni povus pli facile prezenti kombinajxojn
> alif_madda, alif_wasla, alif_hamza_sure, alif_hamza_sube per
> "a_Amadda", "a_Awasla", "a_Aa" (alif_hamza_sure), "a_Ai"
> (alif_hamza_sube) prefere al tiuj proponitaj de Behman, kiuj miasente
> ne plene konvenas por la araba (ankaux mia "a_Aa" ne perfekte
> konvenas, cxar la vokalo povas esti "u", sed tio estas duaranga
> problemeto espereble). La indiko "hamza" devas tamen resti en
> waw_hamza (a_w_hamza) kaj ya_hamza (a_y_hamza).
>
Pri la mallongigo de 'alef' al simpla 'A' aŭ 'a' mi hezitis, ĉar la
rezulto en multaj kazoj estas fonetike tre malproksima de tio, kion ĝi
transliteras. Tial mi preferas 'a_alef', kiu tuj memorigas pri la signo
mem kaj ne altrudas la fonemon 'a'.
Se ni konservas a_w_hamza kaj a_y_hamza, tiam mi preferus ne ŝanĝi la
aliajn. Eble ni aldonu a_a_madda (por restarigi la simetrion), kaj
skribi a_i_hamza (anstataŭ a_e_hamze) por konformi al la araba elparolo.
Kompromiso estus preni A en kombinaĵoj, sed konservi la formon a_alef en
la signo alef.
> - Cxar pro la prefiksita "a_" ne plu estas kolizioj kun la hebreaj
> samnomaj literoj, nun eblas uzi "a_k" anstataux "kaf1" (kiel Behnam
> jam proponis por "nun1" kaj "shin1"). Tio igas doni pli specifan
> nomon al la persa kaf (U+06A9), eble revenante al formo kun alia
> prefikso (f_k? fa_k?...)
Estis du kazoj, kie mi devis arbitre elekti: y kaj k.
Mi havas nenian obĵeton nomi ilin 'a_y'/'a_ye' kaj 'a_k'/'a_ke', sed mi
pli preferus preni la prefikson 'f_' por la specife persaj signoj.
> - Laux cxio supre dirita mi proponus: a_fatha_A, a_damma_w kaj
> a_kasra_y por la "nenormaj mallongigoj"
>
> Jen miaj proponoj, esperante, ke ili progresigas la diskuton.
>
Resume, jen miaj proponoj:
(1) En mallongigoj kaj plene skribitaj nomoj ni prezervu la similecon al
Unikodaj nomoj.
(2) Ni prenu la prefikson f_ por la persaj signoj.
(3) a_a_madda kaj a_i_hamza anstataŭ a_a kaj a_e_hamza.
Se vi deziras, mi povas kompili novan tabelon kun ambaŭ sistemoj, por ke
ni pli bone povu kompari la formojn. Tion mi eble povos pretigi ĝis la
semajnofino.
Amike,
Behnam