Kara Behnam,
>Por elekti la nomon mi direktis min laÅ la Unikodaj nomoj de la
>korespondaj signoj. Tial 'alef', 'tatweel', ktp. anstataÅ 'alif',
>'tatwil'/'keshide', ... Tiel klariÄas ankaÅ mia elekto de 'thal', 'kh', ktp.
Komprenite, sed gxuste tiu premiso, ke la Unikodaj nomoj servu kiel bazo,
estas miaopinie diskutinda. Vi sxajnas opinii, ke la Unikodaj nomoj estas
universalaj, sed tiel ne estas: ili ekzistas en diversaj lingvaj versioj,
ne nur en la angla. Ekz-e en la franca ni havas por la latinaj literoj:
"lettre minuscule latine u", "lettre majuscule latine I tréma" kaj same
fakte por cxiuj skribsistemoj: "lettre majuscule cyrillique té cramponné"
(por U+04AC), "lettre arabe alif" (U+0627), "lettre arable dhal" (U+0630),
"lettre arabe té' trois points en chef pointant vers le bas" (U+067D)...
http://unicode.org/fr/charts/PDF/U0600.pdf
Do tute ne ekzistas bezono transpreni la anglajn nomojn, krom se agnoski la
universalecon de la angla lingvo... kio por E-isto strangus :) (kaj igos
nin rezigni ankaux pri "komo", "punkto" ks favore al "comma", "point"...)
>Miaopinie estas preferinde prezervi la similecon al la bone establita
>kaj vaste konata Unikoda normo, anstataŠenkonduki mnemonaĵojn surbaze
>de iuj transskribaj sistemoj specifaj por la araba aÅ persa (ISO 233,
>233-2 kaj 233-3, aÅ kelkaj aliaj). La problemo estas la uzado de
>diakritikaj signoj en tiuj sistemoj, kio devigus nin elturniÄi nun per
>denova transskribado de jam transskribitaj signoj.
Tio estas efektive konsiderinda, sed kompromisa sistemo sxajnas al mi ebla:
uzo de majusklo aux konvenciaj signoj por anstatauxigi la diakritajxojn
sxajnas al mi suficxe oportuna.
>La rezultantaj nomoj
>estas miaopinie malpli mnemonaj ol la unikodaj, eble pro tio ke por mi,
>kiel iranano, do ne farante fonetikan distingon inter ekz-e 's' kaj
>'sad', la plene skribita formo 'sad' estas pli helpa ol 'S'.
Jes, mi komprenas, ke tio povas meti problemon, sed supozas, ke vi rapide
adaptigxus al tia sistemo. Certe "sad" pli klaras en la komenco, sed post
iom da praktiko la mallongigo "S" povus aspekti pli oportuna, des pli se
"sad" estas litero specifa al arabdevenaj vortoj.
>Tial mi preferas la unikodecajn mallongigojn, eÄ se ili foje aspektas
>anglismaj.
Nu, la cxefa tendenco de la solvo, kiun vi mem enkondukis, konsistas en
anstatauxigo de la araba nomo per simpla litero aux literkombino (ekz-e
"a_j" anstataux "jim", "a_gh" anstataux "ghayn") kaj tio estas tre bona
principo por eviti la lingvospecifajn diferencojn. Se ni povus dauxrigi sur
tiu vojo, evitante enkonduki la anglalingvajn kodon-nomojn, eventuale je la
prezo de iuj specifaj konvencioj, mi opinias, ke ni farus grandan pasxon.
Kore,
Marc