Saluton Marc!

> 
> Komprenite, sed gxuste tiu premiso, ke la Unikodaj nomoj servu kiel 
> bazo, estas miaopinie diskutinda. Vi sxajnas opinii, ke la Unikodaj 
> nomoj estas universalaj, sed tiel ne estas: ili ekzistas en diversaj 
> lingvaj versioj, ne nur en la angla. Ekz-e en la franca ni havas por 
> la latinaj literoj: "lettre minuscule latine u", "lettre majuscule 
> latine I tr�ma" kaj same fakte por cxiuj skribsistemoj: "lettre 
> majuscule cyrillique t� cramponn�" (por U+04AC), "lettre arabe alif" 
> (U+0627), "lettre arable dhal" (U+0630), "lettre arabe t�' trois 
> points en chef pointant vers le bas" (U+067D)...
> 
> http://unicode.org/fr/charts/PDF/U0600.pdf 
> <http://unicode.org/fr/charts/PDF/U0600.pdf>
> 

Mi ne sciis ke estas ankaŭ franca versio. Dankon por konigi ĝin. Tamen,
mi ne povis trovi aliajn versiojn. Ŝajnas ke la franca versio estas la
sola traduko kun normiga karaktero, kaj anstataŭigas en Francujo la
internacian (anglan) version.

La franca versio devias de la internacia versio, ĉar oni tradukis
ankaŭ la identigilojn. (Kaj por tio eĉ uzis signojn ekster [A-Z0-9] en 
la tradukitaj nomoj!) Oni do kreis *apartan* normon, ĉar laŭ Unikodo, la 
signo-nomoj servas kiel identigiloj kaj estas neŝanĝeblaj.

(Vidu mem en

http://www.unicode.org/versions/Unicode5.0.0/ch03.pdf#G19002
ĉap. "3.3, Semantics", D4

kaj

http://www.unicode.org/versions/Unicode5.0.0/ch04.pdf
ĉap. "4.8 Name--Normative".)

Ĉiu lando rajtas krei nacilingvajn normojn pli taŭgajn por la propra 
uzado, sed tio certe ne tuŝas la internaciecon de la originaj normoj. Ke 
la Unikodo estas verkita en la angla lingvo ne vere gravas, ĉar 
laŭbezone oni ja simple povas pretigi tradukojn, kondiĉe ke la esencaj 
enhavoj de la origina normo ne perdiĝas. La signo-nomoj *estas* esencaj 
por la Unikodo.  Ili perdiĝis en la franca traduko, kaj estis 
anstataŭigitaj per aliaj identigiloj. Do ne plu temas pri la Unikodo, 
sed pri aparta normo.

> Do tute ne ekzistas bezono transpreni la anglajn nomojn, krom se 
> agnoski la universalecon de la angla lingvo... kio por E-isto 
> strangus :) ...

Temas nur pri transpreno de formalaj identigiloj, kiel difinitaj en
la Unikodo. La uzado de internaciaj formoj nenion diras pri tio, ĉu oni 
agnoskas aŭ malagnoskas la universalecon de la angla lingvo.

> ... (kaj igos nin rezigni ankaux pri "komo", "punkto" ks favore al 
> "comma", "point"...)

Ne devige, ĉar ni ja havas en Esperanto sufiĉe bonajn nomojn por tiuj
signoj, sed kompreneble nenion tian por la signoj de la araba skribo.

>> Tial mi preferas la unikodecajn mallongigojn, eĉ se ili foje 
>> aspektas anglismaj.
> 
> Nu, la cxefa tendenco de la solvo, kiun vi mem enkondukis, konsistas 
> en anstatauxigo de la araba nomo per simpla litero aux literkombino 
> (ekz-e "a_j" anstataux "jim", "a_gh" anstataux "ghayn") kaj tio estas
> tre bona principo por eviti la lingvospecifajn diferencojn. Se ni
> povus dauxrigi sur tiu vojo, evitante enkonduki la anglalingvajn 
> kodon-nomojn, eventuale je la prezo de iuj specifaj konvencioj, mi 
> opinias, ke ni farus grandan pasxon.

Mi bazigis mian proponon sur Unikodo, ĉar mi kredis atingi per tio 
rapidan interkonsenton, kaj ne pro tio, ke estus danĝere, se ni devius 
de iu normo. Mi celis nur ŝpari al ni, ke ni inventu novan mnemonan 
sistemon, kiu esence ne estos malpli malnatura ol la unikodeca, kaj, 
samkiel la unikodeca sistemo, certe ne estos laŭ ĉies gusto.

Se vin ĝenas la angla-aspektaj nomoj de kelkaj signoj, mi faros modifojn 
al mia propono kaj denove petos la revulojn pri komentoj. Mi certas ke 
ne estos malfacile atingi interkonsenton.

Amike,
Behnam

Rispondere a