Je 5/28/09, Wieland: > cxu vere estas Sanmarino kaj ne San Marino? > http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sanmarin.html
> Vikipedio konas San-Marino kaj San Marino > http://eo.wikipedia.org/wiki/San-Marino Kial do "La Nigra Monto" (Crna Gora, ruse Черногория, "Nigramontio") iĝis "Montenegro" -- kial do nek "Monte-Negro", nek "Monte Negro"? "http://eo.wikipedia.org/wiki/Montenegro En la naciaj lingvoj ja regas plena ĥaoso. Mi opinias racia kunan skribon de vortoj kies partoj ne estas analizeblaj kiel esperantaj eroj. "San-Marino" pensigas, ke iel temas pri sano kaj higieno, dum por esperantisto ĝiaj partoj ne estas analizendaj. Fakte eĉ plu mi avancas mian preferon, kaj mi multe preferas "Novjorko"n ol "Nov-Jorko"n aŭ "Novan Jorkon". Ĉar ĉe la disa skribo "novjorkano" iĝas "nova jorkano", kio estas misprezento. Simile pri adjektivigo: "novjorka", "sanmarina" estas facilaj kaj senproblemaj. > Cxiuj lingvoj kiuj mi iomete komprenas aux uzas spacon aux strekon. Ekz-e la germana havas "Montenegro", "die Montenegriner" -- sed ial "San Marino" -> "san-marinesisch" (ĉu?) -> "die die San-Marinesen" (ĉu?). Ĉu bele? Ĉu imitinde? -- Sergio
