> Wieland: > > BW> En Esperanto temas pri unu radiko SANMARIN/. Oni skribu > BW> "Sanmarino" au eventuale "San-Marino" kun dividostreko > BW> ene de la radiko por memorigi pri la origina duvorteco. > Tio signifas, ke en ReVo estas nur "Sanmarino" kaj en vikipedio estas > "San-Marino" kaj alidirektilo "San Marino".
Estas pli da tiaj konfuzajxoj: Srilanko, Ebur-Bordo, cxiuj Sud-, Nord- kaj Nov- landoj (precipe ecx dustreka Papuo-Nov-Gvineo). AdE evitas uzon de strekoj sed ne cxio iras glate: vidu similteman fadenon cxe "Du Dominikoj" (http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/15506). Tutcerte oni povas (kaj ecx devas) pluredakti la artikolojn koncernajn landonomojn aldonante aliajn (krom AdE-ajn), uzatajn formojn. Amike -- Sebastiano
