Wieland Pusch skribis: > Mi ne kontrauxas, sed laux mi "San Marino" estas pli ofte uzata kaj > meritas almenaux mencion.
La formo "San Marino" estas en la Itala lingvo, kaj do ne aperu en Esperanta vortaro. En Esperanto temas pri unu radiko SANMARIN/. Oni skribu "Sanmarino" au eventuale "San-Marino" kun dividostreko ene de la radiko por memorigi pri la origina duvorteco. Duvorta skribo, "San Marino", signifas, ke la nomo restas en la Itala. Tio kompreneble estas ebla, sed iom nekutima por nomo de sendependa lando. Tiajn oni ordinare chiam plene Esperantigas. Teorie eblas ankau Esperantigi per "Sankta Marino", sed la formo "Sanmarino" estas jam forte enradikighinta kaj chiuokaze tute tauga. Iafoje oni tradukas tiajn nomojn, alifoje oni ilin Esperantigas lauforme sen atenti la signifon de la partoj. Ambau aliroj estas tute eblaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
