sergio: > >Mi opinias, ke utilas agnoski ekziston de pluraj lingvotavoloj. Estas > >la baza, la kerna lingvotavolo, kian solan agnoskas la nuna ReVo; kaj > >estas "internacia" kromtavolo (interalie, entenanta la fakajn > >ĵargonojn kaj nomenkaturojn), kiu havas sian strukturon. Ĝi ne > >ĉiam konformas la bazan nivelon...
marc: > Pri tio mi plene konsentas. Gravas unue kompreni, ke estas du tavoloj > (kion la PIVoj kasxas) kaj ilin bone distingi, cxar ili ne kondutas same. > Kio por > la scienca tavolo estas kunmetajxo, povas roli sur la baza kiel > neanalizinda radiko, kun aparta radikkaraktero kaj uzo lauxa al la > reguloj de tiu baza tavolo. mi tamen emfazas la "ne cxiam" en la diro de sergio. iuj "internaciaj" vortfarajxoj ne funkcias kiel la propre esperantaj: ekzemple la menciitaj mezurafiskoj "centi-" "deka-" kaj similaj. aliaj funkcias tute simile al la propre esperantaj: ekzemple mi ne vidas diferencon inter la konduto de "-ologio" kaj tiu de "-ujo" (kiel landnoma sufikso). se vi celas simple, ke "-ujo" estas fundamenta afikso kaj "-ologio" ne havas oficialecon, bone, tion oni povas registri. sed tio estas diferenco statusa, ne propre lingvopriskriba. insisto pri statuso de afiksoj des pli surprizas min, cxar neniam oni agas simile pri radikkunmetoj: mi neniam auxdis, ke iu rigardus "malfrubaroka" neanalizinda cxar "baroka" ne oficialas. jxeromo
