Vilhelmo Lutermano:

> "Sankcio" estas Fundamenta, sed havas du iel kontrauajn signifojn.
> Krome, lau ReVo, ghi aperas en la 1-a kaj la 7-a aldono.
> Chu iu povas klarigi 
> 1. kiu senco el la du estas Fundamenta? (shajnas al mi la 1-a)
> 2. kion precize aldonis la 1-a kaj kion la 7-a aldonoj?

La 1-a OA aldonis la radikon al la Universala Vortaro,
donante al ĝi la jenajn nacilingvajn tradukojn:

   fr sanction
   en sanction
   de Sanktion
   ru санкція
   pl sankcja.

La 7-a OA menciis la fakton, ke SANKCI/ aperis en
la 1-a OA, nenion plian aldonante al la afero.

SANKCI/ aperas en la Antauparolo de la Fundamento de
Esperanto, sed ne en la Universala Vortaro.

En la Fundamento ne estas difino de SANKCI/, sed nur
frazo, en kiu aperas tiu radiko:

   La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de
   Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion.
   Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili
   estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de
   esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia
   antaŭparolo estos prezentita.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a