--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Thu, 9/3/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
> 
> [...]
> 
> > "Sankcio" estas Fundamenta, sed havas du iel kontrauajn signifojn.
> 
> Efektive, tio estas ĝena.  Unu evidenta maniero eviti la ĝenon estas
> uzi sinonimojn (ekz-e "puno") --- sed tio ne ĉiam taŭgas, ĉar ekz-e la
> politikaj kaj ekonomiaj mezuroj

mezuroj?

> kontraÅ­ Irano aÅ­ Nord-Koreio ne estas
> proprasencaj punoj.
> 
> Alia evidenta maniero estas disigi la du vortojn.  La "puna" signifo
> estas esence substantiva; la aproba signifo estas esence verba.
> 
> Konsidere ke la aproba signifo estas pli tradicia, preferindas lasi al
> ĝi la tradician formon.  Kaj por la puna signifo sin trudas la formo
> "sankciono".  Nu, efektive mi trovis unu tian uzon en la Reto:
> 
> ,----
> | Oni murdis pro venĝo pli ol cent senkulpajn sklavojn kaj enkondukis
> | pli akrajn sankcionojn.
> `---- http://eo.wikipedia.org/wiki/Nat_Turner
> 
> Eble ĝi estiĝis pro eraro --- sed ankaŭ tio indikas ke tia evoluo
> estus natura, memtrudiĝanta.  Ĉar ĝi ebligas raciigi la lingvon, mi
> opinias ĝin subteninda.

"Entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem" - kaj precipe ne paronimoj, 
pri kiuj la karmemora Bernard Golden prave aplikis agrable aliteracian 
anatemon: "paronima plago".

amike, aliteracie
Astvan



Rispondere a