--- On Tue, 9/8/09, Yury Finkel wrote: > Oni "sankcias legxoN", sed "sankcias KONTRAUX Irano", kio laux mi > estas simple mallongigo de "sankcias _rimedojn/punojn_ KONTRAUX > Irano", Estas nenia kontrauxdiro.
Kio estas la ĉefsignifo de SANKCI-? Se "aprobo", tiam "sankcioj" ne nepre devas esti punoj -- kial oni ne aprobu ion favoran? Kaj kial ne eblas simila "mallongigo" ke oni "aprobas kontraŭ Irano"? Se eblas "UN enkondukis, deklaris sankciojn kontraŭ Irano" -- ĉu tio signifas "UN enkondukis, deklaris aprobojn kontraŭ Irano"? Ne maleblas diri ke "UN aprobis decidon kontraŭ Irano" -- sed tio povas esti simpla vorta skoldo. Kaj logike oni povus diri ke "UN sankciis sankciojn kontraŭ Irano" -- kaj tio ne estus taŭtologio, ĉar la du "SANKCI-" havas malsamajn sencojn. Krome, la koncerna signifo ĉiam aperas plurnombre. Alia aĉaĵo. Cetere, la signifoj estas tri: 1. Konfirmo, aprobo. La radiko estas verbkaraktera. 2. Puno difinita per leĝo. La radiko estas substantiva. 3. (Ĉiam plurnombra:) Puna aŭ truda aranĝo de internacia organizaĵo. La radiko estas substantiva. Restas kompreni, kio estas "la sankcio de mia konscienco" -- ĉu aprobo (mi ne povas fari tion sen sankcio de mia konscienco), aŭ rimorso? Kaj la PIVa ekzemplo "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" -- ĉu mankas ia Dia sankcio (aprobo), aŭ mankas pentofaraj ritoj? -- Sergio __________________________________________________ Do You Yahoo!? Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around http://mail.yahoo.com
