--- On Thu, 9/3/09, Vilhelmo Lutermano wrote:

[...]

> "Sankcio" estas Fundamenta, sed havas du iel kontrauajn signifojn.

Efektive, tio estas ĝena.  Unu evidenta maniero eviti la ĝenon estas
uzi sinonimojn (ekz-e "puno") --- sed tio ne ĉiam taŭgas, ĉar ekz-e la
politikaj kaj ekonomiaj mezuroj kontraŭ Irano aŭ Nord-Koreio ne estas
proprasencaj punoj.

Alia evidenta maniero estas disigi la du vortojn.  La "puna" signifo
estas esence substantiva; la aproba signifo estas esence verba.

Konsidere ke la aproba signifo estas pli tradicia, preferindas lasi al
ĝi la tradician formon.  Kaj por la puna signifo sin trudas la formo
"sankciono".  Nu, efektive mi trovis unu tian uzon en la Reto:

,----
| Oni murdis pro venĝo pli ol cent senkulpajn sklavojn kaj enkondukis
| pli akrajn sankcionojn.
`---- http://eo.wikipedia.org/wiki/Nat_Turner

Eble ĝi estiĝis pro eraro --- sed ankaŭ tio indikas ke tia evoluo
estus natura, memtrudiĝanta.  Ĉar ĝi ebligas raciigi la lingvon, mi
opinias ĝin subteninda.

-- 
Sergio




      

Rispondere a