Tamen ni ne rajtas registri en REVO jxus elpensitan vorton. 2009/9/9, Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Tue, 9/8/09, Yury Finkel wrote: > >> Oni "sankcias legxoN", sed "sankcias KONTRAUX Irano", kio laux mi >> estas simple mallongigo de "sankcias _rimedojn/punojn_ KONTRAUX >> Irano", Estas nenia kontrauxdiro. > > Kio estas la ĉefsignifo de SANKCI-? Se "aprobo", tiam "sankcioj" ne > nepre devas esti punoj -- kial oni ne aprobu ion favoran? > > Kaj kial ne eblas simila "mallongigo" ke oni "aprobas kontraŭ Irano"? > Se eblas "UN enkondukis, deklaris sankciojn kontraŭ Irano" -- ĉu tio > signifas "UN enkondukis, deklaris aprobojn kontraŭ Irano"? Ne > maleblas diri ke "UN aprobis decidon kontraŭ Irano" -- sed tio povas > esti simpla vorta skoldo. Kaj logike oni povus diri ke > "UN sankciis sankciojn kontraŭ Irano" -- kaj tio ne estus taŭtologio, > ĉar la du "SANKCI-" havas malsamajn sencojn. > > Krome, la koncerna signifo ĉiam aperas plurnombre. Alia aĉaĵo. > > Cetere, la signifoj estas tri: > > 1. Konfirmo, aprobo. La radiko estas verbkaraktera. > 2. Puno difinita per leĝo. La radiko estas substantiva. > 3. (Ĉiam plurnombra:) Puna aŭ truda aranĝo de internacia organizaĵo. > La radiko estas substantiva. > > Restas kompreni, kio estas "la sankcio de mia konscienco" -- ĉu aprobo > (mi ne povas fari tion sen sankcio de mia konscienco), aŭ rimorso? > Kaj la PIVa ekzemplo "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" -- > ĉu mankas ia Dia sankcio (aprobo), aŭ mankas pentofaraj ritoj? > > -- > Sergio > > > > > __________________________________________________ > Do You Yahoo!? > Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around > http://mail.yahoo.com > > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [email protected] > por malaboni: [email protected] > administranto: [email protected] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > >
-- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
