2009/9/5 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> --- On Thu, 9/3/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
>
> [...]
>
>> "Sankcio" estas Fundamenta, sed havas du iel kontrauajn signifojn.
>
> Efektive, tio estas ĝena.  Unu evidenta maniero eviti la ĝenon estas
> uzi sinonimojn (ekz-e "puno") --- sed tio ne ĉiam taŭgas, ĉar ekz-e la
> politikaj kaj ekonomiaj mezuroj kontraŭ Irano aŭ Nord-Koreio ne estas
> proprasencaj punoj.

Sed kial tiaj aferoj (embargoj ktp) ne estas punoj? Oni decidas ke iu
lando (Irano, ktp) faras malbonon, do oni reagas tiel por cxesigi la
malbonan agadon, malkuragxigi aliajn landojn simile konduti, ktp. Cxu
tio ne estas puno? Ekzemple la difino en ReVo estas:
"Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonago aŭ kulpo"
La difinoj de puno, kiujn mi konas, ne specifigi ke devas konsisti el
tempo en mallibero, pago de mono, deviga pardonpeto al vundito, aux
alia specifa puno en mallargxa jura senco aux ecx pri malobeo de iu
konkreta specifa regulo. Sxajnas ke "sankcio" en tiu 2a senco simple
estas diplomatia pli milda euxfemismo gxuste por puno, cxar
politikistoj preferas diri ke ni "kuragxigas tiun landon respekti
internacian juron per sankcioj" anstatau ke ni "punas ilin", sed la
konkreta rezulto sxajnas same - ni asertas ke iu malbonagis, do ni
suferigas ilin. Aux cxu mi miskomprenas ion?

PS: se temas pri nacilingva influo kaj Esperantaj vortoj, tiu esprimo
"ekonomiaj mezuroj" estas maltauxga uzo de "mezuro", cxu ne? Almenaux
mi ne trovas tiun sencon en PIV aux ReVo.

amike,
russ

Rispondere a