Sergio Pokrovskij: " <[email protected]> Sent: Thursday, September 10, 2009 12:13 AM To: <[email protected]> Subject: Re: [revuloj] sankcio
> Je 9/10/09, Alexander: > >> Mi neniam speciale esploris tion, sed simple iam, antaux >> jardekoj, cxe la unua auxdo auxtomate interpretis >> la esprimojn de la tipo "sankcioj (direktitaj) kontraux Xujo" >> kiel euxfemisman parolturnon por diri, ke certaj agoj >> estas sankciitaj (en la senco 1) kun la celo cxesigi >> malakcepteblajn (sekve, prepozicio "kontraux") agojn >> de Xujo kaj por igi Xujon konduti konforme al la establitaj >> internaciaj normoj. > > Kial nepre "ĉesigi", kaj ne -- ekzemple -- favori kaj instigi al > plenumo? "La prokuroro sankciis priserĉon" neniel signifas ke la > prokuroro preskribis agojn por malhelpi priserĉon -- tute male. "Cxesigi" estis nur ekzemplo de ago. Mi ja menciis ankaux "agojn ... por igi ... konduti konforme al la establitaj normoj". Mi ne menciis pozitivajn agojn, cxar ili ja estas pli facile klarigeblaj per la "unua", baza signifo de "sankcio" kaj kutime ilin ne akompanas la sintagmo kun prepozicio "kontraux". >> Konjekteble tio estas suficxe versimila interpreto, cxar mi ne >> memoras renkonti la uzon, kiu suficxe kontrauxus al tia interpreto >> por agaci min. > > Bv rakonti, kiel vi interpretas la PIVan ekzemplon: > "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" > (mi citas laŭ memoro, sed ne tio ne koncernas la esencan parton). > Fakte, la frazo estas ambigua. Povus temi pri konfirma sankcio > (Пусть монастырский ваш закон > Рукою Бога утверждён) > Tamen mi sufloru, ke PIV ĝin metas sub la signifon punan. Mi jxus kontrolis en PIV-2005. Fakte tie la klarigo sekvas precize la saman logikon kiel mia "natura" ;) Unue, aperas la baza enkonduka kondicxo: "Ago de auxtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aux nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, k konsekvence" (laux la PIV) sankcio apartenas al unu el la tri subdifinoj: 1. Konfirmo aux aprobo fare de auxtoritata instanco. 2. Rimedo, aplikata por devigi homojn obei legxon. 3. Rimedo, aplikata laux internacia juro por devigi sxtaton submetigxi al decido de internacia organo. Mi ne vidas la ekzemplon, kiun vi citas parkere, en PIV-2005. Evidente do, ke mi ne estas sola, kiu intuicie adoptis tiaspecan interpreton. Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
