>> Mireille:
>> Vi tro simpligas!

 > Renato Corsetti:
> Certe, sed al la simpluloj apartenas la regno de Esperanto, la simpla 
> kaj regula lingvo.

La temo estas: ĉu akceptebla la sencon punan de la vorto "sankcio". Vi 
skribis

 >>> Renato Corsetti: "mi povas nur observi kun Asteriks: "Frenezas ĉi 
tiuj esperantistoj!" kaj demandi min kial ne sekvi la japanojn kaj 
rezigni entute pri tiel dubsenca vorto."

Al tio (pro via "entute") mi komprenis ke vi proponas forpeli la vorton 
"sankcio" de la vortaro. Tiel la rimedo estus drasta rezulto de 
simpligo. Mi persone ne bezonas la vorton ( kiel A.S. , se bezonate en 
la senco 1, mi uzus alian pli konatan radikon), sed iuj pro tradukoj 
eble bezonas la vorton en la senco 2. Nur por tiu senco mankas vorto.
La diskuto ne estas: al kiuj apartenas la regno de Esperanto?
Ĝi estas: se estas markita EVI por la dua senco, per kiu vorto oni 
anstataŭe elturniĝu? "sankcio kontraŭ", "sankciono", "sankciumo", 
"reprezalio", "punsankcio", alia?

>> temante pri verboj estas ja pli facile elturniĝi sen la vorto "sankcio"
>> sed foje en iuj kuntekstoj bezonatas ne verbo sed substantivo.

> Aliflanke en Esperanto gravas la radiko. Se oni havas la substantivon 
> "sankci-o", oni aŭtomate havas ankaŭ la verbon "sankci-i".

Do vi proponas forviŝi la radikon "sankci-"?
Bone, kaj kiu vorto por internacie jam ekzistanta vorto? Vidu:

El wikifontoj, ekz: http://id.wikipedia.org/wiki/Sanksi:
it: Sanzione
de: Sanktion
sv: Sanktion
hr: Sankcija
hu: Szankció
lt: Sankcija
nl: Sanctie
es: Sanción
sr: Санкција
pt: Sanção
id: Sanksi
en: Sanctions
fr: Sanction
ru: Санкция
Mireja
PS:
"reprezalio" estas al mi bona alternativo por la ReVa senco 2 de 
"sankcio", tiu dua senco estas evitinda kaj ReVo devas aldoni al "EVI" 
ligon al "reprezalio".
Mireja

Rispondere a