> Renato Corsetti: > Mi pluobservas kun miro, eĉ mirego, la klerajn debatojn pri "sankcio". > > Sed eksciinte ke en la japana oni diras > > - oficiale aprobi (por la pozitiva senco) > - doni punon (por la malpozitiva senco) > > mi povas nur observi kun Asteriks: "Frenezas ĉi tiuj esperantistoj!" kaj > demandi min kial ne sekvi la japanojn kaj rezigni entute pri tiel > dubsenca vorto.
Vi tro simpligas! temante pri verboj estas ja pli facile elturniĝi sen la vorto "sankcio" sed foje en iuj kuntekstoj bezonatas ne verbo sed substantivo. Foje "puno" taŭgas alifoje ĝi ne taŭgas. Kiam "puno" ne taŭgas kaj kiam bezonatas substantivo por priparoli la agon oficiale decidatan de instanco por klare esprimi malaprobon kajaŭ malhelpi ion, tiam "punsankcio" ŝajnas al mi preferinda kaj al la sola "puno" kaj al la sola "sankcio". Mireja
