Nu, per ekzemplo pri Irano mi tute ne volis subteni tiujn sankciojn - mi (vi ja scias) samkiel vi estas kontraux tiaj aferoj; sed tio ne koncernas la lingvon. Se oni cxiam uzus "kontraux" por la puna senco, mi trovus tion logika, kiel oni jam klarigis. Por mi sankcii = enlegxigi, cxu aprobe, cxu pune - ne gravas.
2009/9/10, Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Thu, 9/10/09, Yury Finkel wrote: > >> LMMO, la puna senco nepre postulas prepozicion "kontraux" (dum la >> aproba - akuzativon), kio plene malambiguigas la aferon. > > "Kontraŭ" kio? Oni jam plurfoje menciis "sankciojn kontraŭ Irano" --- > sed tio estas politike malprava. Ne temas pri sankcioj kontraŭ Irano, > oni kontraŭas suspektatan armilprogramon de Irano. Tamen la sankciaj > agoj suferigas ne la programon, sed la popolon. > > Due, reale "kontraŭ" ne estas nepraĵo. Praktike oni neprigas la > suferigan sencon tute mallogike, per la plurnombro: sanctionS. > > Trie, la problemo ne estas nur en malambiguigo, sed ankaŭ en logikeco. > La angla "to give in" senambigue signifas "cedi, kapitulaci" -- sed ĉu > tio estas racia kaj klara senambiguaĵo? > > En la 19a jc la koncerna termino ŝajne estis "reprezalio(j)" (egale > plurnombra): > ,---- > | Репрессалии - в международном праве - принудительные меры > | политического и экономического порядка, применяемые одним > | государством в ответ на неправомерные действия другого > | государства. > | > | лат. Repressalia - давление, сдерживание > `---- > > La PIV-oj tamen difinas "reprezalio"n kiel "репрессии". Alia ekzemplo > pri la falsaj amikoj. > > -- > Sergio > > > > > > > > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [email protected] > por malaboni: [email protected] > administranto: [email protected] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > > -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
