Marc: > oni > aux envivigas legxon aux alian gravan aferon (senco 1), aux envivigas la > konsekvencojn de iu legxo (kiu ial antauxvidas punon) (senco 2).
Renato: > Iom tro perfortita, Marc! Mia persona sperto subtenas la ideon de Marc, kaj refutas la aserton de Renato. Mia senkonscia interpreto de la uzo de la radiko "sankci-" en la dua senco, cxiam estis tre simila al la klarigo de Marc, tute nature kaj _senperforte_ Tio validas por cxiuj lingvoj, kiujn mi uzas (krom Esperanto, temas plejparte pri la cxiutaga uzado de la angla kaj la rusa). Mi neniam speciale esploris tion, sed simple iam, antaux jardekoj, cxe la unua auxdo auxtomate interpretis la esprimojn de la tipo "sankcioj (direktitaj) kontraux Xujo" kiel euxfemisman parolturnon por diri, ke certaj agoj estas sankciitaj (en la senco 1) kun la celo cxesigi malakcepteblajn (sekve, prepozicio "kontraux") agojn de Xujo kaj por igi Xujon konduti konforme al la establitaj internaciaj normoj. Konjekteble tio estas suficxe versimila interpreto, cxar mi ne memoras renkonti la uzon, kiu suficxe kontrauxus al tia interpreto por agaci min. Estus interese kontroli, cxu mia senkonscia interpreto reflektas efektivan vortevoluon en la fontolingvoj de la senco 2 ... Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
<<Emoticon3.gif>>
