--- On Sun, 9/6/09, Miroslav Malovec wrote:

[...]

> Renato:

>>La demando estas ĉu vortaristo rajtas baziĝi pli sur la propra
>> lingvo ol sur la Fundamento.

> La Fundamento en sia 15-a regulo permesas uzi internaciajn vortojn.

Mirinde ofta mislego de la 15a Regulo.

La regulo ne diras, ke ĉiu vorto internacia estas vorto Esperanta.  La
regulo diras, kiamaniere oni adaptu vortojn internaciajn al Esperanto.

Kiam kompetenta institucio Ruslanda difinas regulojn, kiel oni
transskribu anglajn aŭ ĉinajn vortojn per la literoj rusaj, tio neniel
implicas, ke la koncerna rekomendo agnoskas ĉiun anglan kaj ĉinan
vorton kiel vorton rusan.

> Kiam UN aplikas sankciojn kontrau iu sxtato, ripetas tiun vorton
> multaj lingvoj, do la signifo estas internacia. Esperantistoj gxin
> uzas tute nature, apenaux ili kapablus imagi alian vorton en tiu
> situacio.  Tiamaniere gxi penetris ankaux en Monaton kiel "vox
> populi".

Jen principoj de Interlingvao.

-- 
Sergio




      

Rispondere a