>> Mireille Corobu:
>> [...]
>> Jen mia demando:
>> Ĉu samsignifas ĉi tiuj:
>> 1- Francoj loĝas en Francio
>> 2- La francoj loĝas en Francio.?

> Sergio:
> Ĉu Albert Camus dum lia loĝado en Alĝerio estis franco?
> Ĉu ĝis la jaro 1940a li loĝis en Francio?

???. Mi provas kompreni vian respondon al mia demando...
Nu... vi demandas... mi respondas:

Jes Albert Camus estis franco eĉ dum lia loĝado en Alĝerio, tiam li
estis alĝeriano.
De sia naskiĝo en Alĝerio en 1913 ĝis sia dua edziĝo en 1940 li vivis
en Alĝerio.
Tiam Alĝerio estis en Francujo.

>> Mi konsentas ke en Francio la esperantistoj kiuj uzas la landonomon
>> Francujo ĝin uzas sinonime al Francio. Difini en 2009 la landonomon
>> Francujo alimaniere ol Francio ja ne eblas, tamen inter la
>> adjektivoj francia kaj francuja senteblas semantika nuanco.

> Tamen ne tiom evidentas, kio estis Francio en la jaroj 1941a kaj
> 1942a. Ĉu Parizo estis en Francio? Ĉu la parizanoj esitis germanoj?

Pardonu sed kiam mi elpensas Esperante mi ne elpensas historie, mi
praktikas "Esperanton de mia ĉiutaga vivo nuntempa".
Jes mi scias ke en 1941, 1942 la ŝtato francia kolapsis, tiam Parizo
geografie restis en Francio sed administrate iĝis germanuje. Tiam
kunĉeestis germanaj parizanoj kaj francaj parizanoj en Parizo.
La parizanoj ne estis germanoj, ja iuj parizanoj estis germanoj dum la
dua mondmilito.
Mireja

Rispondere a