mjb0_wanadoo wrote: > > Tahiti estas politike parto de Francio, tamen en ordinara uzado, mi ne > > intencus inkluzivi Tahition kiam mi diras "Francio". Same je Kabo-Verdo > > kaj Portugalio antaŭ 1975. > > Vere ne indas dauxrigi laux tiu cxi vojo. La politika statuso de > antauxsendependigxa Algxerio ne kompareblas kun kiu de Tahitio, Havajo, > Samoo ktp. La nuancoj estas multaj, fajnaj, kaj neniel helpas solvi > lingvan demandon.
Nu, neniu analogio estas kompleta. Tio, ke ĝi ne estas prefekte kaj tute komparebla, ne signifas ke ĝi ne estas komparebla. En la angla lingvo, ni havas esprimon pri la komparebleco de pomoj kaj oranĝoj. Tamen, ili amabaŭ estas fruktoj kaj havas komunajn trajtojn. Ili ambaŭ estas (aŭ estis) politikaj sed ne geografiaj partoj de Francio. Do ili ambaŭ povas rilati al diskuto de geografia kontraŭ politika koncepto de "lando" > > La granda problemo estas ke "Francujo" ne estas "ujo de francoj". La > > sufikso "-uj-" havas tri vaste malsamajn (sed plene fundamentajn) > > signifojn: lando, arbo, kaj vera ujo. Je arboj, la situacio jam > > stabiliĝis: oni diras "pomarbo" anstataŭ "pomujo", kaj jen fundamenta > solvo. > > Mi vidas en tio neniun problemon. "Blanka abio" ne estas blanka en la > normala signifo de "blanka", kaj "rugxhauxtulo" ne havas rugxan hauxton. > Necesas distancigxi de tiaj simpligoj kaj akcepti la elastecon de la > signifoj. La memstara "ujo" specialigis la signifon de la morfemo "uj" > (pli vastsignifa: "kio entenas..."). Simile "aro" havas pli malvastan > signifon, ol "ar": ja vortaro, arbaro, estraro ktp ne estas nur aroj de > vortoj, arboj, estroj ktp. La granda diferenco ĉi tie estas ke vortaro ne estas *nur* aro de vortoj, sed ĝi *ja* estas aro de vortoj; arbaro ne estas *nur* aro de arboj, sed ĝi *ja* estas aro de arboj, ktp. La ligno de la blanka abio ja estas blanka. La haŭto de ruĝhaŭtulo ja estas pli ruĝeca ol la haŭto de blankhaŭtulo. Francujo, kontraŭe, ne estas ujo de francoj. La signifo de sufikso kiel memstara radiko ja influas ĝian signifon kiel sufikso. > "Etna franco" estas neekzistanta koncepto en la tradicia franca > pensmaniero. Imagu al vi Jean, franc-devena parizano, Mohamed, morokan-devena parizano, kaj Pierre, provencano. Mohamed naskiĝis en Francio, vivis sian tuton vivon tie, edukiĝis tie, parolas perfekte la parizan dialekton, ktp. Mi tamen suspektas, ke meza franco vidus pli grandan diferencon inter Jean kaj Mohamed ol inter Jean kaj Pierre. Do eĉ se francoj ne nomas la koncepton "etna franco", la koncepto ekzistas. Tamen, se estas malfacile al vi apliki la etikedon "etna franco" al iu franciano, ni povas paroli pri etnaj germanoj kaj germanianoj, aŭ etnaj finnoj kaj finnlandanoj, se vi volus. La kontrasto estus sama.
